Lajos Varga (episkopo)
Lajos Varga [lajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Varga Lajos Miklós estas hungara pastro, vicepiskopo, bibliotekisto.
Lajos Varga (episkopo) | |
---|---|
Lajos Varga (episkopo) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1950 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Teologia Altlernejo • Katolika Universitato Pázmány Péter |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo |
Lajos Varga[1] naskiĝis la 5-an de decembro 1950 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajos Varga maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Teologia Altlernejo (Eger) kaj li pastriĝis en 1974, krome li akiris bibliotekistan licencon en 1973. Inter 1974-1985 li estis pastro en pluraj lokoj, sed li estis ankaŭ bibliotekestro de eklezia biblioteko de Vác (1978-1995). Intertempe li doktoriĝis el teologio en Katolika Akademio de Budapeŝto en 1979. Inter 1995-2006 li estis pastro en Pásztó dum en la studjaro 1996 li studis en Pontifika Gregoria Universitato. Li atingis la postenon vicepiskopo en 2006.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Bűnbánati liturgia gyermekeknek (kunaŭtoro, 1974)
- A magyarországi katolikus egyház levéltári anyagának fondjegyzékei (kunaŭtoro, 1987)
- A curia romana és a Vatikáni Levéltár (1998)
- Dunakeszi egyháztörténetének vázlatos ismertetése (2004)
- A váci Karolina-kápolna és a vincés nővérek zárdája építésének százéves jubileumára (kunaŭtoro, 2012)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM163201;jsessionid=D8A2E3B5492A52AB060A9A8DE8EB9B31 hungarlingva datenaro de muzeo