Leľa, hungare Leléd estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Leľa situas en la 4-a regiono
Leľa situas en la bluigita distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, fine de sakovojo, laŭ la slovaka-hungara ŝtatlimo. Štúrovo troviĝas 8 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1262. Tiam la kampoj apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. En 1910 loĝis tie 553 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al la distrikto de Szob. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 396 da homoj (343 hungaroj, 46 slovakoj). Ekde 2008 nur la rivero baras la trafikon, ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen.

Vidindaĵoj redakti