Ledinci
vilaĝo en Serbio
Ledinci, serbe Лединци, hungare Ledince estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Petrovaradin. La vilaĝo estas pli bone komprenebla en formo Novi Ledinci (=Nova Ledinci).
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiLedinci situas sur deklivoj de monto Fruška Gora geografie apartenanta al Srem.
Historio
redaktiDum la 2-a mondmilito la faŝistoj plene detruis la tiaman vilaĝon, kiu nun estas Stari Ledinci. Poste la loĝantoj iom fore fondis novan vilaĝon Ledinci, sed baldaŭe ankaŭ Stari Ledinci rehomiĝis. En 2002 loĝis en Ledinci 1623 homoj, (1458 serboj (89 %), 33 jugoslavianoj, 15 kroatoj, 11 hungaroj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
redakti- serba preĝejo