Legénd
Legénd, slovake Legínd estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Rétság.
Legénd | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2619 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 451 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 53′ N, 19° 19′ O (mapo)47.878819.31183Koordinatoj: 47° 53′ N, 19° 19′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 18,41 km² (1 841 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Legénd [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 18 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8778/19.3149
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 2619
- Telefonprefikso: 35
Situo redakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Rétság troviĝas 18, Vác 21, Balassagyarmat 24 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio - ŝajnas - devenis el la 13-a jarcento. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tiam la administra centro estis en Vác. Post la turkoj slovakoj alvenis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- katolika gotika Preĝejo Ĉieliro de Maria (Legénd) el la 15-a jarcento, en 1769 kaj en 1888 barokiĝis
- luterana baroka preĝejo de 1807
- klasikisma katolika kapelo kun sonoriloturo
- baroka kastelo de Nyáry (njAri) proksimume de 1750, nun lernejo
- kastelo aŭ nobeldomo de Káldy (kAldi) proksimume de 1760
- nobeldomo de Hirsch (hirŝ) el la 19-a jarcento, nun vilaĝdomo