Leila Forouhar (persa لیلا فروهر) estas irana kantistino kaj aktorino, naskita la 23-an de februaro 1959 en Isfahano. Leila ĝuas la saman popularecon kiel Googoosh, la primadono de la irana pop-muziko.

Leila Forouhar
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1959 (1959-02-23) (65-jaraĝa)
en Esfahano
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Familio
Patro Jahangir Forouhar
Patrino Farangis Farahzadi
Frat(in)o Kamran Forouhar
Okupo
Okupo aktorokantistomuzikisto
vdr
Leila Forouhar

Leila ofte donas koncertojn ĉie en la mondo, precipe ekde la 1990-aj jaroj. Dum sia vojaĝo al Taĝikio ŝi kantis kun la taĝika kantistino Maniĵa Davlatova. La populareco de Leila inter la taĝikoj kaj afganoj estas same granda aŭ eĉ pli granda ol tiuj de indiĝenaj kantistoj en ambaŭ landoj.

Multlingva kantistino redakti

Leila Forouhar apartenas al tiuj artistoj kiuj uzas lingvan diversecon (vidu ankaŭ sub listo de multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj).

Unu de ŝiaj plej bone venditaj albumoj ("Planedo de Harmonio[1]"), konsistas el famaj kantoj en malsamaj lingvoj kiel la angla, itala, greka, araba, hebrea, daria, armena, turka kaj kurda.

Ŝiaj albumoj estas haveblaj ĉe Tower Records kaj iTunes[2]

Vidu ankaŭ redakti

Listo de multlingvaj muzikgrupoj kaj kantistoj.

Referencoj redakti

  1. Rete sur jutuba kanalo
  2. (angla) "About Leila Forouhar" Arkivigite je 2017-03-05 per la retarkivo Wayback MachinePri Leila Forouhar. 7-a aprilo 2015.

Eksteraj ligiloj redakti