Gvidmotivo

(Alidirektita el Leitmotivo)

Gvidmotivo estas artisma rimedo, kiu ligite al komence eksterartisma enhavo retroveblas ĉie en la tuteco de la verko. Depende de la respektiva arta fako (muziko, pentrado, arkitekturoliteraturo) oni enmetas resp. transformas diferencajn motivojn. Ekz. koloroj, humoroj, simboloj, personoj, tonsinsekvoj, frazoj ktp. estas uzeblaj kiel gvidmotivo .

La nocio gvidmotivo unuafoje aperis en 1871 en la surlistigo de la verkoj de Carl Maria von Weber fare de Friedrich Wilhelm Jähns. Laŭ aliaj fontoj Hans Paul von Wolzogen stampintus la nocion.

Muziko redakti

En la muziko gvidmotivo estas plejofte mallonga, karakteriza tonformitaĵo, kiu en vortligita muziko (i.a. en opero) aŭ en programeca instrumentmuziko revenas kaj asociece simbolu certan poezian sencon, ekz. personon, objekton, ideon aŭ senton.

Verŝajne Carl Maria von Weber estis la unua komponisto, kiu uzis klare revenantajn, memorigajn motivojn, do gvidmotivojn (ekz. en Der Freischütz). Hector Berlioz uzis ĉi tiun koncepton kiel t.n. „idée fixe“ (fiksa ideo) en la Symphonie Fantastique por granda orkestro. La gvidmotivan teknikon poste perfektigis kaj ekscese uzis Richard Wagner en siaj operoj kaj muzikdramoj, kvankam li mem neniam utiligis la nocion, sed diris „memorigaj motivoj“. Lian La ringo de la Nibelungo vere traiĝas plektaĵo de gvidmotivoj, je kio ili ofte devenas unu de la alia, kiuj ja pro etaj ŝanĝoj de la notvaloroj aŭ de la ritmo klare distingiĝas, sed tamen estas motive parencaj. Kiel gvidmotivoj Wagner (kaj lin sekvantaj ankaŭ Giacomo Puccini, Richard Strauss kaj aliaj) uzas tonsinsekvojn (motivoj), aŭ sonojn kiel la Tristan-akordo.

Gvidmotivoj estas ankaŭ grava komponilo de la filmmuziko. Plej famaj ekzemploj pro tio estas la multaj diferencaj temoj kaj motivoj en Star Wars kaj en la filmoj de La Mastro de l' Ringoj. En filmo oni unuafoje uzis ĝin en King Kong el 1931, kaj ĝi trovis provizoran kulminon en la filmo Iam en la sovaĝa okcidento.

Ankaŭ en la muzikalo, precipe en la pli seriozaj, dramaj kreitaĵoj, kiuj sin ligas malvaste je literatura modelo, ofte troviĝas gvidmotivaj strukturoj. Ekz. la muzikalo Les Misérables enhavas aron da iom abstraktaj gvidmotivoj, kiuj trairas la pecon ree kaj ree je karakterizaj lokoj kaj ordigas, ekz. la motivo de la jura-normativa antaŭmetaĵo, kiun la policano Javert uzas ĉiam, kiam ajn li plenumas juran akuzon.

Ĉi tiu motivo kontraŭas la motivon de la persona-emfaza emocio/partopreno, kiu aperas je ĉiuj lokoj, en kiuj morale verama persono plendas pri sia sufero pro la aktualaj socialaj, sociaj aŭ personaj cirkonstancoj, ekz. en la morto-ario de Fantine, en la fama balado de Eponine same kiel je la fino, kiu prezentas la resumon de Javert pri la vivo en ĝenerale kaj en Francio antaŭmarta en speciale.

Vortludo redakti

La hundo de Obeliks, Idefiks, portas la francan vorton por gvidmotivo, Idée fixe.

Literaturo redakti

Difino: eldiro aŭ tema unueco, bone encerbigebla kaj ripete laŭ la sama vortsinsekvo, kiu servas al la subdivido de la rakontita kaj ofte al la reprezentado de agado resp. la evoluo de la roluloj de literatura verko. ritma gvidmotivo nomiĝas la domina, daŭra reveno de formoj.

Funkcio: La gvidmotivo ofte funkcias kiel gvidlinio, kiu trairas kompletan rakonton. Ĝi ofte surmontras je malŝanĝa elemento certajn ŝanĝojn kaj per tio reprezentas la ŝanĝiĝo de la roluloj dum la agado.

Ekzemplo por la gvidmotiva tekniko en la literaturo estas la dentproblemoj de la roluloj kiel revena motivo por la dekadenco de la familio Buddenbrook en la samnoma romano de Thomas Mann.