Leonhard Steinwender

Leonhard STEINWENDER (naskiĝinta la 19-an de septembro 1889 en Tamsweg, mortinta la 22-an de aŭgusto 1961 en Mattsee) estis aŭstra teologo, romkatolika pastro kaj kanoniko rezistinte kontraŭ la nazioj.

Leonhard Steinwender
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1889 (1889-09-19)
en Tamsweg
Morto 22-an de aŭgusto 1961 (1961-08-22) (71-jaraĝa)
en Mattsee
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • verkistopastro
vdr

Vivo redakti

 
karto de Steinwender en la koncentrejo de Buchenwald pri la deponitaj personaj aferoj

Estante filo de kamparano el Lasaberg li trapasis la abiturientan ekzamenon en 1908 ĉe Kollegium Borromaeum Salzburg. Post studo de teologio en Salcburgo li ordiniĝis sacerdoto en la 27.3.1912 fare de kardinalo Johannes Baptist Katschthaler. Poste li estis kapelano en Brixlegg (Distrikto Kufstein) kaj paroĥestro en Nonntal (Salcburgo). Inter 1915 kaj 1917 li redaktoris ĉe eklezia organo kaj poste ĝis 1938 ĉe Salzburger Chronik. Politikiste li aktivis ĉe Kristansociala Partio de Aŭstrio. por kiu li estis landa parlamentano en novembro 1918. En 1927 li nomumiĝis kanoniko de Mattsee. Ekde 1937 li estis soldatara vikaro kaj inter 1934 kaj 1938 reklamĉefo de la duonarmea organizaĵo Vaterländische Front. Krome li eldonis ties lokan organon Front in Salzburg.

Pro multo da nerepaciĝemaj artikokoj kontraŭ la nazioj li jam en la tago de Anschluss malliberiĝis. En novembro 1938, post restado en karcero de Gestapo, oni sendis lin en la koncentrejon de Buchenwald kie li laboris ĉe la farbista kaj pentrista sekcioj. Tiam li aŭdis pri la suferoj de aliaj kristanaj internigitoj kaj verkis la poemon Kreuz.[1]

En novembro 1940 li liberiĝis kun la malpermeso resti en sia patruja govio Salcburgio. Do li laboris inter 1940 kaj 1945 kiel vikario en Petting. Post la Dua mondmilito li ekloĝis en la kolegiato de Mattsee kie li helpis refondi la eklezian organon Rupertibote. De la 14.11.1945 ĝis 1958 li estis ĉefredaktoro de ĝi.

Steinwender membris ĉe du katolikaj studentaj korporacioj de ÖCV (KÖStV Aŭstria Wien; KÖHV Rheno-Juvavia Salzburg) kaj ĉe la federacia ligo de rezistadbatalantoj kaj viktimoj de nacisocialismo Bundesverbandes Österreichischer Widerstandskämpfer und Opfer des Faschismus.[2] En proceso farita en la 1950-a jaro en Augsburg kontraŭ Ilse Koch, edzino de la internigeja komandanto de Buchenwald, atestantis i.a. ankaŭ Steinwender.[3]

Tombo lia troviĝas en la kripto de la kolegiato en Mattsee. Memortabulo tie muntita memorigas onin pri lia atestado pri kredo kaj Eklezio.

Honoroj redakti

  • 1934: Ritterkreuz des österreichischen Verdienstordens (unua klaso)

Verkoj redakti

  • Cristo in campo di concentramento. Borla, Torino 1953
  • Christus im Konzentrationslager. O. Müller, Salzburg 1946

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Ĝi komencas per la frazo Das Kreuz wollt ihr uns rauben? kaj finiĝas per Das Kreuz bekommt ihr nie!
  2. "Bekenntnis zu Österreich"
  3. "Ilse Koch ließ sich in Dachau Leidensweg Christi vorführen"