Russin

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Les Baillets)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Russin (stacidomo).

Russin estas en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Russin
Blazono de Russin
Russin
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 11′ 15″ N 6° 0′ 47″ O / 46.18750 °N, 6.01306 °O / 46.18750; 6.01306 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 15″ N 6° 0′ 47″ O / 46.18750 °N, 6.01306 °O / 46.18750; 6.01306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 475
Areo 4,93 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 1281
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Russin
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 541 loĝantoj sur areo de 4,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 110 loĝantoj/km².

Geografio redakti

La kampara komunumo Russin situas ĉe la nordorienta bordo de la rivero Rodano proksimume 10 kilometrojn okcidente de Ĝenevo. Norde de la ponto al Aire-la-Ville la rivero estas barita al lago por produktado de elektra energio en la elektrejo Verbois, kiu situas sur la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝetoj Verbois, La Chaumaz, les Les Baillets kaj Russin mem.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,95 km², de kiuj 21,0% estas kovritaj de arbaro, 53,1% servas por agrikulturo kaj 13,5% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

Russin limas en nordo al Satigny, en oriento aliflanke de Rodano al Aire-la-Ville, en sudoriento ankaŭ aliflanke de Rodano al Cartigny, en sudo al Avully, kaj en okcidento al Dardagny.

Trafiko redakti

Russin disponas pri stacidomo ĉe la fervojlino de Ĝenevo al Liono, kiu estas konektita per lokaj trajnoj al Ĝenevo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Meyrin al Dardagny. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 sitiuas en distanco de 8 kilometroj oriente en Onex.

Historio redakti

La unuaj dokumentaj mencioj de Russin datiĝas el la jaro 1100 kiel 1100 Russino kaj Rucins.[1]

Dum mezepoko Russin apartenis al la paroĥaro de Saint-Victor. En la jaro 1536 ĝi estis okupita de Berno kaj devis alpreni al protestantan religion. En la jaro 1564 la posedaĵo transiris al Savojo. En la jaro 1749 Russin fariĝis estis atribuita al Ĝenevo per la kontrakto de Parizo. Sub la franca regado en la jaro 1798 estis kreita la komunumo.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti