Les Breuleux

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Les Breuleux (stacidomo).
Les Breuleux
Blazono de Les Breuleux
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 12′ 45″ N 7° 0′ 15″ O / 47.21250 °N, 7.00417 °O / 47.21250; 7.00417 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 45″ N 7° 0′ 15″ O / 47.21250 °N, 7.00417 °O / 47.21250; 7.00417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1375
Areo 10,80 km²
Alteco 1038 m super marnivelo
Poŝtkodo 2345
Komunumkodo 6743
Mapo de Les Breuleux
vdr

Pri la komunumo redakti

Les Breuleux estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1375 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Les Breuleux situas ĉe la suda flanko de la altebenaĵo de la Liberaj Montoj. La vilaĝo mem troviĝas en plata kavaĵo inter du ĵurasaj montĉenoj. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo ankaŭ la vilaĝeto Les Vacheries.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Les Breuleux limas en nordo al Muriaux, en nordoriento al La Chaux-des-Breuleux, en sudoriento al Courtelary (BE), en sudo al Cormoret (BE), en sudokcidento al Villeret (BE), en okcidento al la eksklavo Cerneux-Veusil de la komunumo Muriaux, en en nordokcidento al Le Noirmont.

Trafiko redakti

En Les Breuleux kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj de Saignelégier al Saint-Imier kaj de La Chaux-de-Fonds al Tramelan. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Tramelan al Le Noirmont.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Les Breuleux datiĝas el la jaro 1429 kiel Les Bruilluit.[1] Ĝis 1629 Les Breuleux apartenis al la paroĥo de Montfaucon kaj poste ĝis 1661 al Saignelégier. En la jaro 1662 Les Breuleŭ ricevis propran preĝejon kaj fariĝis aparta paroĥo.

Dum mezepoko Les Breuleux apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Les Breuleux apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Les Breuleux al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Les Breuleux apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti