Cormoret

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cormoret (stacidomo).


Cormoret estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 509 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Cormoret
Blazono de Cormoret
Blazono de Cormoret
Blazono de Cormoret
Cormoret vidita el la trajno
Cormoret vidita el la trajno
Cormoret vidita el la trajno
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 570960 / 224965 (mapo)47.1757.0555555555555Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 3′ O; CH1903: 570960 / 224965 (mapo)
Nombro de loĝantoj 509
Areo 13,49 km²
Alteco 706 m super marnivelo
Poŝtkodo 2612
Komunumkodo 0432
Mapo de Cormoret
Mapo de Cormoret
Mapo de Cormoret
vdr

Geografio redakti

Cormoret situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Cormoret en la fundo de la valo de Suze kaj la vilaĝeto Mont Crosin sur alteco de 1177 m s.m. en nordo de la komunumo sur la pasejo de la vojo de Saint-Imier al Tramelan. En sudo sur la kulmino de Chasseral de la suda ĉeno de la Ĵurasa Montaro sur alteco de 1607 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,49 km², de kiuj 42,2% estas kovritaj de arbaro, 54,1% servas por agrikulturo kaj 3,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cormoret limas en nordo al Les Breuleux (JU), en oriento al Courtelary, en sudo al Nods, kaj en okcidento al Villeret.

Trafiko redakti

Tra Cormoret pasas la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 10 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumon estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cormoret datiĝas el la jaro 1178 jam kiel Cormoret. En la jaro 1317 Rudolfo la 4-a Grafo de Neŭŝatelo donis la vilaĝon Cormoret kun ĝiaj loĝantoj kiel feŭdo al Jean Compagnet de Courtelary sub rezervo de la rajtoj de la landa patrono, la episkopo de Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 Cormoret kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Cormoret voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti