Les Genevez

komunumo de Svislando

Les Genevez estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 525 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Les Genevez
Blazono de Les Genevez
Blazono de Les Genevez
Blazono de Les Genevez
Preĝejo de Les Genevez
Preĝejo de Les Genevez
Preĝejo de Les Genevez
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 15′ 25″ N 7° 7′ 50″ O / 47.25694 °N, 7.13056 °O / 47.25694; 7.13056 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 25″ N 7° 7′ 50″ O / 47.25694 °N, 7.13056 °O / 47.25694; 7.13056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 525
Areo 13,64 km²
Alteco 1035 m super marnivelo
Poŝtkodo 2714
Komunumkodo 6748
Mapo de Les Genevez
Mapo de Les Genevez
Situa mapo de Les Genevez
vdr

Geografio redakti

Les Genevez estas kampara komunumo en oriento de la kantono sur altece de iomete super mil metroj s.m. en la monteta regiono de la ĵurasa montaro. Al la komunumo Les Genevez apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj Le Prédame, Les Vacheries des Genevez, Les Joux kaj Les Bois-Rebetez. Norde de la ĉefvilaĝo al la komunumo ankaŭ apartenas la montdorso Les Combes kun alteco ĝis 1093 s.m. kaj la marĉa kavaĵo Les Embreŭ. Oriente de la vilaĝo komenciĝas la Valo de Bellelay, tra kiu fluas la rivereto Sorne, kiu fontas en la vilaĝocentro de Les Genevez.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,64 km², de kiuj 43% estas kovritaj de arbaro, 53% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Les Genevez limas en nordo al Lajoux, en oriento al Saicourt (BE), en sudo al Tramelan (BE), kaj en okcidento al Montfaucon.

Vidindaĵoj redakti

 
Ĵurasa Kamaparana Muzeo

La pastora preĝejo de Les Genevez estis unue konstruita en la jaro 1620. En la jaro 1935 ĝi estis novkonstruita, sed la sonorilturo el la 17-a jarcento estis integrita al la nova konstruaĵo. La preĝejo tronas norde de la vilaĝokerno sur la kresto de monteto kaj dominas la tutan regionon.

La vitroj de la fenestroj estas moderne pentritaj per la regiona artisto Yves Voirol. Apud la ĉefaenirejo situas en niĉo la sarkofago kun la mumio de la martirino Sankta Klaro. En la 17-a jarcento en la katakombo de Sankta Kiriako oni malkovris la tombon de Sankta Klaro. La svisa gardisto Benoit Bolinger de Menzigen ricevis de papo Inocento la 11-a la korpon de la sanktulino kaj transportis ĝin en la jaro 1680 al la Monaĥejo Einsiedeln. En la jaro 1683 Sankta Klaro estis ricevita en la Abatejo Bellelay. Dum la franca revolucio la korpo de la sanktulino devis esti kaŝita antaŭ la revoluciaj armeoj malantaŭ mebloj. En la jaro 1805 la abto de Bellelay donacis la korpon de Sankta Klara al la preĝejo de Les Genevez[2]

En Les Genevez troviĝas la Ĵurasa Kamparana Muzeo en konstruaĵo kun kvarflanka lignobreteta tegmento. La konstruaĵo estas iama farma bieno. La muzeo estas malfermita ĉiam dimanĉon postagmeze kaj povas ankaŭ vizitata post antaŭa aliĝo. Ĉiam vendredon posttagmeze oni bakas en la lignoformo panon laŭ la metodo de la 17-a jarcento. La muzeo montras la vivon kaj la ilaron de la kamparanoj ĵurasaj de tiu epoko, de ankaŭ la atelieron de horloĝisto kaj la herbolibroj de pastro, kiu vivis en la domo dum la 18-a jarcento.[3]

Trafiko redakti

Le Genevez situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Genevez Glovelier al Tramelan kaj poŝtaŭtolinio al Tavannes, kiu ambaŭ trafikas nur dum la matenaj, tagmezaj kaj vesperaj horoj en maloftaj kadencoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Les Genevez datiĝas el la jaro 1381 kiel Les Geneveys. Dum mezepoko Les Genevez estis sub la regado de la Monaĥejo Bellelay. De 1793 ĝis 1815 la vilaĝo apartenis al Francio kaj formis ĝis 1800 parto de la departemento Mont Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. Per la decido de la Viena Kongreso de 1815 Les Genevez estis atribuita al la distrikto Moutier de Kantono Berno. Okaze de la ĵurasaj balotoj la loĝantaro de Les Genevez klare verdiktis por la aliĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj tial transiris per baloto de la 7-a de septembro 1975 al la distrikto Franches-Montagnes kaj kun ĝi la 1-an de januaro 1979 fariĝis parto de Kantono Ĵuraso.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti