Chapelle (Glano)
Chapelle estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 260 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Chapelle | |
---|---|
Blazono de Chapelle | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Glano |
Koordinatoj | 46° 35′ 16″ N 6° 50′ 3″ O / 46.58778 °N, 6.83417 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 16″ N 6° 50′ 3″ O / 46.58778 °N, 6.83417 °O (mapo) |
Areo | 2,03 km² |
Alteco | 739 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1608 |
Komunumkodo | 2066 |
Mapo de Chapelle | |
Geografio redakti
Chapelle situas en la Friburga Mezlando sur okcidenta deklivo de la montoĉeno, kiu disigas la valon de Brojo de la valo de Glano. Chapelle konsistas el la tri setlejoj Les Indivis, La Sauge kaj Au Glos.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,03 km², de kiuj 20,2% estas kovritaj de arbaro, 71,4% servas por agrikulturo kaj 8,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj redakti
Chapelle limas en okcidento kaj nordo al Rue, en oriento al Le Flon kaj en sudo al Oron (VD).
Trafiko redakti
La komunumo situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 12 kilometrojn sude de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. La trajnlinio de Moudon al Palézieux, kiu pasas tra la komunumo ne disponas pri haltejo sur ĝia teritorio. La plej proksimaj stacidomoj situas norde en Gillarens kaj sude en Oron. La komunumo mem ne disponas pri konekto al la publika transportreto.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Chapelle datiĝas el la jaro 1354 kiel Capella. Chapelle dum mezepoko estis parto de la Senjorujo Rue kaj apartenis kun ĝi al Savojo, ĝis ĝi en la jaro 1536 estis konkerita de Berno kaj koncedita al Friburgo. La kapelo Notre-Dame des Champs fariĝis en la jaro 1453 konata pilgrimejo. Sub la friburga regado Chapelle apartenis al la Voktejo Rue, kiu en la jaro 1798 dum la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la Distrikto Glano.[3]
Vidu ankaŭ redakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Chapelle
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Chapelle (Glano) – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)