Trient VS
- La mallongigo VS en Trient VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Trient. |
Trient estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 148 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Gillot.
Trient | |
---|---|
Blazono de Trient | |
Trient | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Martigny |
Koordinatoj | 46° 3′ 25″ N 6° 59′ 42″ O / 46.05694 °N, 6.99500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 3′ 25″ N 6° 59′ 42″ O / 46.05694 °N, 6.99500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 148 |
Areo | 39,56 km² |
Alteco | 1300 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1929 |
Komunumkodo | 6142 |
Situa mapo de Trient | |
Geografio
redaktiLa komunumo Trient situas en la franclingva Suba Valezo norde de la montmasivo de Monto Blanka apud la limo al Francio. Tra la komunumo fluas la rivereto Trient, alfluanto de Rodano, kiu fontas sur al komunuma teritorio el la Trient-Glaĉero. La komunumo konsistas el entute 22 vilaĝetoj el inter kiuj la ĉefloko Gillot, Les Jeurs, Forclaz, Tissot, Les Perreires, Praillon, La Berte, Le Peuty, Vers-les-Ponts, Le Taque kaj Cretton.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 39,56 km², de kiuj 31,2% estas kovritaj de arbaro, 11,0% servas por agrikulturo kaj 0,9% por setlado. Pli ol la duono de la komunuma teritorio estas kovrita de altmontara dezerto kaj glaĉeroj. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Trient limas en nordoriento al Martigny-Combe,en sudoriento al Orsières, en sudo al Chamonix-Mont-Blanc (Francio), en sudokcidento al Vallorcine (Francio), en okcidento al Finhaut, kaj en nordnordokcidento al Salvan.
Trafiko
redaktiTra Trient pasas la kantona ĉefvojo n-ro 203 de Martigny trans Forclaz-Pasejo al Chamonix en Francio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 15 kilometrojn norde de la komunumo apud Martigny. Per la poŝtaŭtolinio de Martigny ĝis la svisa landlimo en Châtelard la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Trient datiĝas el la jaro 1025 kiel Trioncia. Dum mezepoko kaj ĝis en la 19-a jarcento Trient apartenis al la komunumo Martigny kaj poste Martigny-Combe, kaj dividis ties historian sorton. En la jaro 1899 post bloto Trient estis disigita de Martigny-Combe kaj fariĝis memstara komunumo.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Trient
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Trient – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
La preĝejo de Trient kaj en la fono Monto Blanka
-
Vilaĝeniro de Trient