Lili Aszódi

hungara hematologo


Lili Aszódi [asOdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Aszódi Lili estis hungara imunologo, hematologo. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Fülöp Tamásné [tamAŝnE].

Lili Aszódi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1927 (1927-04-27)
en Szolnok
Morto novembro de 2018
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo hematologo
imunologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lili Aszódi[1][2] naskiĝis la  27-an de aprilo 1927(nun 1927-04-27) en Szolnok, ŝi mortis en novembro de 2018.

Biografio

redakti

Lili Aszódi kun ŝia familio estis deportitaj al Aŭstrio en 1944. Hejmenveninta ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Debrecen en 1951. Post 4 jaroj ŝi kompletigis sian diplomon kun laboratoriaj scioj. Ŝi praktikadis en la universitato inter 1949–1952, poste ŝi laboris en sangoproviza stacio, eĉ inter 1953–1979 ŝi gvidis la stacion, kie ŝi okupiĝis pri rilatoj de imunologio kaj hematologio. Inter 1957–1966 ŝi havis ankaŭ postenon en la urba gvidado kiel fidela socialisto. Ekde 1959 ŝi estis ĉefa motoro de la movado pri la senpaga sango-donaco. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1968 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1980 ŝi vivis en Ĝenevo, ĉar ŝia edzo ricevis tie postenon. Ŝi edziniĝis en 1949, poste ŝi naskis 2 filojn. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1960-2011.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Hydraemia és thrombin-inaktivitás. (kunaŭtoro, 1952)
  • Szerzett haemolytikus anaemia familiaris vonzatokkal. (kunaŭtoro, 1960)
  • Polytransfundált betegek és multigravidák leukocyta és thrombocyta izoimmunizációjának egyes kérdései. (disertaĵo, 1967)
  • Az emberi vérsejtek alloantigén rendszerei. (1978; angle: 1979)
  • Vörösvérsejt alloantigén rendszeren. (1986)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti