Lipót Óváry [OvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Óváry Lipót, en itala formo Leopoldo Ovary estis hungara historiisto, arkivisto, ĵurnalisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1892). Lia nomo estis ĝis 1848 Altstädter Lipót.

Lipót Óváry
Persona informo
Naskonomo Altstädter Sámuel
Naskiĝo 31-an de decembro 1833 (1833-12-31)
en Veszprém
Morto 4-an de aprilo 1919 (1919-04-04) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistoarkivistoĵurnalisto
vdr

Lipót Óváry [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1833 en Veszprém (urbo). Li mortis la 4-an de aprilo 1919 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lipót Óváry devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Pápa. En 1848 li batalis por la revolucio, fine li iĝis militkaptito. Inter 1851-1856 li frekventis universitaton en Vieno, poste li redaktis diversajn gazetojn. En 1859 li aliĝis al armeo de Giuseppe Garibaldi. En 1861 li edziĝis en Napolo, dume li esploris en arkivejo kaj li redaktis italan gazeton. En 1876 li hejmenvenis kaj ricevis postenon en la tutlanda arkivejo, kiun li gvidis inter 1904-1908. Li pensiuliĝis en 1908. Li okupiĝis pri historiaj kontaktoj inter Italujo kaj Hungarujo. Li ricevis premion "Kavaliro de Italio".

Verkaro (elekto) redakti

  • La Costituzione Ungherese (1864)
  • Nápolyi Anjou-kori kutatások (1879)
  • Bethlen Gábor diplomacziai összeköttetéseiről (1888)
  • La questione Daco-Romana e lo stato ungherese (1894)
  • Relazione storiche fra l’Italia e l’Ungheria: L’archivio diplomatico del regno d’Ungheria (1906)

Fontoj redakti