Loránd Jendrassik

Loránd Jendrassik [jendraŝik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jendrassik Loránd estis hungara kuracisto, profesoro, fiziologo.

Loránd Jendrassik
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1896 (1896-08-18)
en Alsópakony
Morto 19-an de julio 1970 (1970-07-19) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o György Jendrassik
Parencoj Jenő Jendrassik
Okupo
Okupo kuracisto • fiziologo • apotekisto
vdr

Loránd Jendrassik [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1896 en iama vilaĝo Alsó-Pakony (nun urboparto de Ócsa). Li mortis la 19-an de julio 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Loránd Jendrassik akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1918. Post siaj studoj li laboris en Budapeŝto en fiziologia instituto, poste li plulernis helpe de stipendioj en Leiden kaj Berlino. Inter 1925 kaj 1940 li estis laboratoriestro en kliniko de Pécs. En la loka universitato li estis nomumita privata profesoro en 1927, titulara eksterordinara profesoro en 1936. Inter 1940-1945 li estis katedrestro kun titolo publika ordinara profesoro en Universitato Kolozsvár (tiam apartenanta al Hungario). Post la 2-a mondmilito ĝis 1950 li estis senranga medicina esporisto, poste ĝis la pensiuliĝo en 1966 li instruis en rango profesoro en Budapeŝto en la universitata fiziologia instituto. En 1931 li ricevis premion, en 1969 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az agyvelő fiziológiai hatóanyagairól (1929)
  • Kolloid változások sima izmokon ingeranyagok hatására (1931)
  • Die ersten chemischen Prozesse der Muskelkontraktion (1957)

Fontoj redakti