Loránd Szilágyi
hungara historiisto, arkivisto
Loránd Szilágyi [silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Loránd estis hungara historiisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1941).
Loránd Szilágyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1908 en Hajdúnánás |
Morto | 28-an de majo 1974 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1930) |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto |
Loránd Szilágyi [1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1908 en Hajdúnánás. Li mortis la 28-an de majo 1974 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLoránd Szilágyi akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1930. En la sekva jaro li esploris en arkivo de Vieno. Hejmenveninta li laboris en Hungara Nacia Muzeo, poste en tutlanda arkivo. Li instruis en Universitato de Budapeŝto kaj Universitato Kolozsvár (tiam apartenanta al Hungario). Li okupiĝis ekzemple pri Anonymus (hungara kronikisto). Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1943.
Verkaro (elekto)
redakti- A magyar királyi kancellária szerepe az államkormányzatban 1458-1526 (1930)
- P. Magister forrásai és módszere (1947)
- Bevezetés a történelem forrásaiba (1951)
- Árpád-kori törvények (1961)
- III. Endre 1298. évi törvénye (1975)
- Az Anonymus-kutatás újabb eredményei és problémái (1989)