Luigi Paulino Alfredo Francesco Antonio Balassoni 6-an de julio 1924 en Rock Falls, Ilinojso; 14-an de februaro 2009 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵaza frapinstrumentisto, komponisto kaj aranĝisto, kiu famiĝis sub la nomo Louie Bellson. Laŭ Richard Cook li estis la lasta el la grandaj sving-frapinstrumentistoj.

Louie Bellson
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1924 (1924-07-06)
en Rock Falls
Morto 14-an de februaro 2009 (2009-02-14) (84-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo Parkinsona malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Moline High School
Familio
Edz(in)o Pearl Bailey
Infano Dee Dee Bellson
Okupo
Okupo bandestrokomponistodirigento • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://louiebellson.info/index/
vdr
De maldekstre: Louie Bellson, Cat Anderson, Clark Terry en Palomar Supper Club kun la Duke Ellington Orchestra, 19-an de aprilo 1952. Foto permesita de Fraser MacPherson Estate.

Vivo kaj verkado redakti

Kiel filo de posedanto de muzikinstrumenta vendejo li jam frue lernis ludi diversajn instrumentojn. Lecionojn pri frapinstrumenta ludo li ricevis de Roy Knapp, kiu ankaŭ estis instruisto de Gene Krupa. Li amikiĝis kun Krupa, Dave Tough kaj Buddy Rich. En 1940 li venkis je frapinstrumentista konkurso sub patronado de Krupa, kiu rezultigis, ke li en 1941 ankoraŭ kiel dekkelkjarulo aniĝis en la bando de Ted Fiorito, kie lin malkovris Benny Goodman. Inter 1943 kaj 1951 li ludis por ĵazgranduloj kiel Benny Goodman, Tommy Dorsey kaj Harry James. En 1952 li transiris al Duke Ellington, por kiu li verkis la komponaĵojn Skin Deep kaj The Hawk Talks. En 1952 li geedziĝis kun Pearl Bailey kaj forlasis la orkestron de Duke Ellington, por labori por ŝi kiel muzika direktisto. Kun malgrandaj kaj kaj grandaj ensembloj li establiĝis kiel unu el la sukcesaj bandestroj de la usona ĵazo; en liaj grupoj ludis muzikistoj kiel Bobby Shew, Don Menza, Blue Mitchell, Joe Pass, Larry Coryell aŭ George Duvivier. En la malfruaj 1950-aj kaj en la 1960-aj jaroj li krome prezentis kun Tommy kaj Jimmy Dorsey, Count Basie kaj je Jazz at the Philharmonic, same kiel denove kun Harry James kaj Duke Ellington. Tiel li ludis en 1956 sur la albumo A Drum is a Woman de Ellington, sed ankaŭ en 1965 je la Sacred Concert. Krome li laboris en la orkestro de la Saturday Night Show kaj kun kantsteluloj kiel Sarah Vaughan, James Brown kaj Frank Sinatra.

Li ankaŭ kunlaboris kiel studiomuzikisto je multaj sondiskoj, i.a je kelkaj sonregistraĵoj de Ella Fitzgerald. Dum la 1970-aj jaroj li ofte ludis en la triopo kun Oscar Peterson kaj la dana basisto Niels-Henning Ørsted Pedersen. En 1987 Louie Bellson prezentis en la elsendaro Super Drumming de ARD, kiun mastrumis Pete York. Tie Bellson estis je dispono por intervjuoj.

Dum sia preskaŭ 60-jara kariero Bellson sonregistris pli ol 200 albumojn kaj verkis proks. mil komponaĵojn kaj aranĝaĵojn. Inter ili estis ankaŭ verkoj por klasika orkestro kaj frapinstrumentara ensemblo. Ekde la komenco de la 190-aj jaroj li transdonis sian frapinstrumentaran stilon al frapinstrumentistoj de la venonta generacio, interalie al Marvin Smitty Smith. Li mortis la 14-an de februaro 2009 je la aĝo de 84 en Los-Anĝeleso.

Atingaĵoj redakti

Meze de la 1940-aj jaroj li komencis uzi du 25- 26-colajn bastamburojn en sia frapinstrumentaro kaj validas per tio kiel inventinto de la duobla bastambura tekniko. Li renomiĝis kiel bandego-frapinstrumentisto kaj –estro, tamen ankaŭ estis ŝatata kiel frapinstrumentisto por bandetoj kaj akompanisto de kantistoj kaj pianistoj kiel Count Basie, Art TatumOscar Peterson. Okaze de la festo de sia 80 naskiĝdatreveno la pioniro de la duobla bastambura tekniko ŝercis: „Mi ankoraŭ ne estas tiom aĝa, mi havas 40 en ĉi tiu gambo kaj 40 en la alia gambo.“ Charly Antolini nomis kiel sia modelulo Louie Bellson.

Diskoj redakti

  • 1959 – Live At Flamingo Hotel 1959 (Jazz Hour)
  • 1974 – 150 MPH (Concord)
  • 1978 – Raincheck (Concord)
  • 1979 – Dynamite! (Concord)
  • 1993 – Live From New York (Telarc)
  • 1996 – Air Bellson (Concord)

Konsultlibroj redakti

  • Richard Cook Jazz Encyclopedia London: Penguin 2007
  • Wolf Kampmann Reclams Jazzlexikon Stuttgart: Reclam 2003

Eksteraj ligiloj redakti