Louis Franchet d'Espèrey

(Alidirektita el Louis Franchet d'Espérey)

Louis Félix Marie Franchet d'Espèrey (25-an de majo 1856 en Mostaganem, Alĝerio; 3-an de julio 1942 en Albi) estis franca generalo kaj pli poste marŝalo de Francio.

Louis Franchet d'Espèrey
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1856 (1856-05-25)
en Mostaganem, Franca Alĝerio
Morto 8-an de julio 1942 (1942-07-08) (86-jaraĝa)
en Saint-Amancet
Tombo volbo de registoj
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-CyrLycée HocheLycée privé Sainte-Geneviève • Lernejo de Milito
Subskribo Louis Franchet d'Espèrey
Okupo
Okupo militisto • milita komandisto
vdr

Biografio redakti

Franchet d'Esperey naskiĝis kiel filo de franca kolonia oficiro kaj finstudis en la oficira lernejo de Saint-Cyr en 1876. Poste li soldatservis en Hindoĉinio, en Ĉinio dum la boksera ribelo de 1900 kaj en Maroko.

Post la komenciĝo de la unua mondmilito, en 1914 li komandis korpuson de la franca armeo dum la batalo de Charleroi. Inter marto 1916 kaj majo 1918, li komandis du armeajn korpusojn de la franca armeo.

Post la grava malvenko en la batalo de Chemin des Dames, konata ankaŭ kiel tria batalo ĉe Aisne, oni fortiris lin el la fronto de Francio kaj li agadis plu kiel ĉefkomandanto de la aliancaj trupoj sur la Balkano.

Tie komenciĝis la 29-an de septembro 1918 granda ofensivo kontraŭ la aŭstra-hungaraj kaj bulgaraj trupoj, kiuj devigis Bulgarion forlasi la militon. Li eluzis la sukceson de la ofensivo kaj komencis rapidan penetron tra la Balkano, kiu finiĝis antaŭ la hungara limo.

Louis Félix Marie Franchet d'Espèrey estis nomumita la 19-an de februaro 1921 marŝalo de Francio. La 1-an de novembro 1930 li iĝis membro de la Franca Akademio.

Vidu ankaŭ redakti