Lucien DAUDET (11a de Junio 1878[1] – 16a de Novembro 1946) estis franca verkisto, filo de Alphonse Daudet kaj Julia Daudet. Kvankam fekunda romanisto kaj pentristo, li neniam kapablis atingi la pli grandan reputacion de sia patro kaj estas nun memorita ĉefe pro siaj amaferaj rilatoj kun la kolega romanisto Marcel Proust.[2] Daudet estis amiko ankaŭ de Jean Cocteau.

Lucien Daudet
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1878 (1878-06-09)
en 3-a arondismento de Parizo
Morto 16-an de novembro 1946 (1946-11-16) (68-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Académie Julian
Subskribo Lucien Daudet
Familio
Patro Alphonse Daudet
Patrino Julia Daudet
Frat(in)oj Léon Daudet • Edmée Daudet
Parencoj Pierre Benoît
Okupo
Okupo verkisto • pentristo
vdr

Jean Lorrain publike pridubis la naturon de la rilatoj de Proust kun Lucien Daudet. Proust defiis Lorrain al duelo pro la akuzo ke Proust kaj Daudet estas amantoj. Ambaŭ duelistoj survivis.[3]

Lucien Daudet estis ankaŭ pentristo. Post studi ĉe la Académie Julian, kie li estis disĉiplo de James Abbott McNeill Whistler kaj partoprenis en ekspozicio ĉe Bernheim-Jeune en 1906. Liaj pentraĵoj apenaŭ estas nun konataj escepte per literaturaj aludoj al ili (korespondado de Proust; katalogo de Anna de Noailles).

Verkoj redakti

 
La foto kiu skandalis la patrinon de Proust: Marcel Proust (side), Robert de Flers (maldekstre) kaj Lucien Daudet (dekstre), ĉ. 1894.
  • Le Chemin mort, 1908
  • La Fourmilière, 1909
  • Le Prince des cravates, 1910
  • L’Impératrice Eugénie, Fayard, 1911
  • Calendrier, Ed. De La Sirène, 1922
  • L’Inconnue, Flammarion, 1923
  • Autour de 60 lettres de Marcel Proust, 1928
  • Dans l’ombre de l’impératrice Eugénie, Gallimard, 1935
  • Vie d’Alphonse Daudet, 1941

Notoj redakti

  1. Kennedy, S.B. (2003). Paul Henry. Yale University Press. p. 21. ISBN 978-0-300-09945-4.
  2. Marcel Proust de EDMUND WHITE
  3. Hall, Sean Charles (12a de Februaro 2012). "Dueling Dandies: How Men Of Style Displayed a Blasé Demeanor In the Face of Death". Arkivigite je 2019-09-11 per la retarkivo Wayback Machine Dandyism.