Lucifero de Kaljaro

Lucifero de Cagliari (Kaljaro) aŭ Lucifero de Calaris, latine Lucifer Calaritanus, (mortis en 371) estis episkopo de la diocezo Cagliari en Sardio. Li estas tie honorata kiel sanktulo de la katolika eklezio, sed lia sanktuleco estas kontestata en pluraj kristanaj tendencoj.

Sankta
Lucifero de Cagliari
Persona informo
Naskiĝo 3-a jarcento
en Kaljaro
Morto 371
en Kaljaro
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Preĝejo honore al Sankta Lucifero, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1660 en Cagliari, Sardio.

Unuafoje dokumente menciiĝas Lucifero, kiam li en 354 estas membro de papa delegacio vojaĝanta al la kortumo de la romia imperiestro Konstancio la 2-a en Arles - tasko de la delegacio estis laŭ taskigo de la papo Libero varbi por kunvoko de koncilio. Kiel sendito de la papo en la koncilio de Milano en 355 Lucifero estis firma defendanto de la kredokonfeso nicea-konstantinopola. Li malakceptis subskribi la kondamnon de Atanazio, kion postulis la romia imperiestro, kaj sekve li estis ekziligita unue al Sirio, poste al Palestino kaj fine al Egiptio. Lia senkompromisa lukto kontraŭ la adeptoj de arianismo malebligis al li eĉ nur kontakti kun ili. Li ankaŭ ne pretis ĉeesti la koncilion de Aleksandrio de 362, kiun kunvokis Atanazio, eĉ malpli akcepti ties rezulton, kompromison kun Meletios de Antioĥio kaj ties adeptoj, kvankam la imperiestro en 362 permesis lian revenon al la hejmregiono Sardio.

Kontraŭe, li en Antioĥio nomis Paulino aparta episkopo por la kristana komunumo de la kredokonfeso nicea-konstantinopola, kaj pliprofundigis la tiutempan skismon en la kristanaro.

Konsiderado redakti

Kiel teologo li ne estis aparte signifa, kvankam dum sia vivtempo li arigis plurajn aliajn teologojn ĉirkaŭ si kaj por mallonga tempo havis konsiderindan influon al la evoluo de la kristana eklezio. Liaj verkaĵoj tamen estas lingve aparte interesaj, ĉar en ili ofte uzatas vulgara latino.

Lia konsidero kiel sanktulo estas kontestata de la komenco. Multaj konsideris lin fanatikulo, kaj oponis liajn ideojn. Ĝi estas venerata ĉefe en Sardio.

Nomo redakti

La nomo Lucifero signifas "portanto de lumo" kaj origine signis la mitologian "matenan stelon" (tria aparte okulfrapa ĉiela korpo apud suno kaj luno, kutime la Venuso, dum kelkaj semajnoj de la jaro tamen ankaŭ Merkuro kaj Jupitero).