Ludovico Trevisan

Ludoviko Trevizano (1401-1465) (originala nomo: Lodovico Trevisano) estis itala kuracisto, kondotiero, episkopo de Florenco (1437-1439), katolika patriarko de Akileo (18-a de decembro 1439) kaj kardinalo de Sankta Laŭrenco (22-a de junio 1440). Li estis kamerlengo de kvar papoj, nome, Eŭgeno la 4-a, Nikolao la 5-a, Kaliksto la 3-a kaj Pio la 2-a. Malgraŭ lia agado kiel kondotiero kiu mortigis en la nomo de la kristana fido, tia kia Gil Álvarez de Albornoz (1310-1367), li estis konsiderata "anĝelo de paco".

Ludovico Scarampi Mezzarota
(1401–1465)
Itala kuracisto, episkopo, kardinalo kaj persona kuracisto de la papo Eŭgeno la 4-a. Li famiĝis pro lia venko dum la Milito de la Venecianoj kontraŭ la turkoj en 1457, en Rodoso.
Itala kuracisto, episkopo, kardinalo kaj persona kuracisto de la papo Eŭgeno la 4-a. Li famiĝis pro lia venko dum la Milito de la Venecianoj kontraŭ la turkoj en 1457, en Rodoso.
Persona informo
Ludovico Trevisano
Naskiĝo 14-a de Novembro 1401
en Padovo, Italio
Morto 22-a de Marto 1465
en Romo, Italio
Mortis per edemo vd
Tombo San Lorenzo in Damaso vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Papa Ŝtato vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo kondotierokuracisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
"Batalo de Angiari" okazinta en la 29-a de junio 1440, pentraĵo de Petro Paŭlo Rubens bazita sur originalaĵo de Leonardo da Vinci.Hipoteze la du kavaliroj dekstre estas Ludoviko Trevizano kaj Giovanni Antonio del Bazlo Orsini (1386-1463).

Devenanto el familio kun humilaj originoj, lia patro estis venecia kuracisto. Ludoviko Trevizano, kiu pli malfrue iĝus Scarampi Mezzaroto laŭ nobela titolo, studis liberalartojn kaj doktoriĝis pri medicino, iĝante juna persona kuracisto de la tiama kardinalo Gabriele Condulmer (1383-1447).

Kiam Gabriele iĝis papo kun la nomo Eŭgeno la 4-a, la juna Ludoviko estis nature kreata pontifika arkiatro. Ĉar la Supera Pontifiko havis grandan konfidon pri li, li baldaŭ iĝis politika kaj religia konsilisto (krom tio li estis sendita por pritrakti pri ne solvitaj gravaj demandoj) kaj tio instigis la Papon Eŭgenon gvidi lin al la eklezia kariero.

En 1435 li iĝis episkopo de Trogir, en 1437 li estis nomumita ĉefepiskopo de Florenco, li partoprenis kun la papo Eŭgeno en la Koncilio de Ferrara kaj subskribis la reunuigon kun la grekoj en la 4-a de julio 1439, kies partopreno li plenumis kiel titularo de la florenca sidejo. En la 18-a de decembro 1439, li estis elektita "Patriako de Akileo", kaj en 1440 li estis pontifika legato pri armiloj en la Romagna por konkeri ilin ree sub la pontifika aŭtoritateco.

En la sama jaro, li partoprenis kiel komandanto de la papaj trupoj, en la "Batalo de Angiari", en la 29-a de junio 1440, kie li venkis la anti-Mediĉan koalicion estritan de Niccolò Piccinini kaj Rinaldo degli Albizzi (1370-1442). Pro la venko, li estis rekompencita en la 1-a de julio 1440 per la nomumo kiel kardinalo kun la titolo de San Lorenzo in Damaso, kaj tiu posteno li okupis ĝis sia morto en 1465. Tre sindona al la politiko-militistaj demandoj, li daŭre konservis vivan amikecon kun la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono, kies rilatoj kun la Sankta Sidejo sidis sur liaj manoj.

Li estis influa elektisto-kardinalo dum la konklavo kiu elektis Tommaso Parentucelli-on kiel Superan Pontifikon en 1447. Lia vivo ĉefe disvolviĝis per serio da misioj, kaj politikaj, kaj militaj kaj policaj serve de la Roma Sidejo. En januaro 1453, li frustris la konspiron de Stefano Porcari (1400-1452) por murdi la papon.

Dum la nova konklavo de 1455 li klopodis por la elekto de la papo Kaliksto la 3-a (1378-1458) kaj sekve al la elekto de la papo li estis nomumita ĝenerala kapitano de la Pontifika Floto por organizi novan krucmiliton (kiu ne okazis) post la falo de Konstantinopolo. Dum tri jaroj, Trevizano ŝipveturis inter la insuloj de la Maro Egeo, kaŭzante seriozajn malvenkojn al la turkaj garnizonoj kaj rekonkerante multajn insulojn al la kristanismo.

En 1458, li ne partoprenis en la konklavo kiu elektis la papon Pio la 2-a, ĉar li estis implikita en militoj. El la multaj bataloj li revenis en februaro 1459 ŝarĝita per gloro kaj frukto de siaj rabadoj. Ĉar li estis kompromitita en aliaj diplomatiaj misioj, li provis konvinki Pion la 2-an ne organizi novajn krucmilitojn.

Dum la konklavo en 1464, li estis inter la favoritoj por la elektado al la Sankta Sidejo, kie lia persona kontraŭanto Paŭlo la 2-a venkis la balotadon. Li neniam rekuperiĝis el tiu malvenko kaj mortis en la 22-a de marto 1465.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti