Luis Romero

hispana verkisto

Luis ROMERO Pérez (Barcelono, 1916 - samloke, 4a de februaro 2009)​ estis hispana verkisto, ricevinto de diversaj premioj pri romanoj, nome la Premio Nadal (1951), la Premio Planeta (1963) kaj la premio Ramon Llull (1991). Li estaris ankaŭ kiel aŭtoro de historiaj kaj biografiaj studoj ĉefe pri la Hispana Enlanda Milito, kiel ĉe Tres días de julio (1967), Desastre en Cartagena (1971) kaj El final de la guerra (1976).

Luis Romero
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1915 (1915-11-30)
en Barcelono
Morto 30-an de novembro 2008 (2008-11-30) (93-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo kaj prozo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Estante studento pri komerco, dum la Hispana Enlanda Milito li estis enprizonigita de respublikanoj en la kastelo de Montjuïc. Post la militfino li aliĝis al la venkinta faŝisma partio Falange Española kaj militis en la Blua Divizio kun la armeo de Nazia Germanio.

Li estis poste dekunda verkisto, kaj akiris du de la ĉefaj literaturaj premioj en tiama Hispanio: en 1951 li ricevis la premion Nadal pro sia verko La Noria, kaj en 1963, la Planeta pro El cacique. Krome li ricevis en 1982, la Premion Espejo de España, pro Por qué y cómo mataron a Calvo Sotelo, kaj en 1991, la Premion Ramon Llull de katalunlingva romano pro Castell de cartes.

Oni konsideras lin unu de la plej gravaj verkistoj de la epoko de la frankisma diktaturo kaj sekva trnasiro al demokratio, kaj liaj verkoj estis tre variaj: nome romanoj, noveloj, vojaĝlibroj, eseoj, poezio ktp. Li dediĉis parton de sia produktado al la enlanda milito kaj aparte al la figuro kaj verkaro de Salvador Dalí.

Verkoj

redakti

En hispana

redakti
  • Cuerda tensa (1950)
  • La Noria (1951)
  • Ha pasado una sombra (1953)
  • Carta de ayer (1953)
  • Las viejas voces (1955)
  • Los otros (1956)
  • Libro de las tabernas de España (1956)
  • Esas sombras de trasmundo (1957)
  • Tudá (Allá) (1957)
  • La noche buena (1960)
  • La corriente (1962)
  • El cacique (1963)
  • Tres días de julio (1967)
  • Desastre de Cartagena (1971)
  • Todo Dalí en un rostro (1975)
  • El final de la guerra (1976)
  • Cara y cruz de la República (1980)
  • Por qué y cómo mataron a Calvo Sotelo (1982)
  • Aquel Dalí (1984)
  • Dedálico Dalí (1989)
  • Salvador Dalí (1992)

En kataluna

redakti
  • La finestra (1956)
  • El carrer (1959)
  • Castell de cartes (1991)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • FLEURY, Jean-Jacques: La ciudad en la obra novelística de Luis Romero. Boletín AEPE, nº 21.
    • Artikolo, en PDF, en la retejo de la Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes.
  • ROMERO, Luis: La nochebuena (1960).