Luterana preĝejo (Óbuda)

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Óbuda.

Luterana preĝejo de Óbuda
Luterana preĝejo de Óbuda
Luterana preĝejo de Óbuda
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, submunicipo Óbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest (departemento)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo ferbetono, ekstere gandparte kovrita per ŝtonoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La luterana grupo kreiĝis jam en 1843, sed oni komencis kolekto monon por la konstruado jam en la 20-a jarcento. La mono perdiĝis post la 1-a mondmilito. La municipo donacis parcelon en 1933. Post 2 jaroj la preĝejo jam estis preta. Dum la 2-a mondmilito la orgeno plene bruliĝis, pli frue en 1940 estis farita de Aladár Zalánfy kaj aliaj. Oni aprezis la orgenon la plej bona en Hungario.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola ĉe stratangulo. La fasado estas malsimetria, en la maldekstra parto la turo altiĝas. Ekstre oni metis memortabulon pri Mátyás Dévai Bíró. Ĉefa ornamaĵo de la interno estas la kasona plafono. Pli malsupre ĉe la enireja kaj tura flankoj galerio etendiĝas. En la sanktejo granda kruco estas videbla. La altaro estis renovigita en 1989.

Ekstera apartenaĵo (same historia monumento) estas aparta domo por loĝejoj de la pastroj.

Fontoj redakti