Luterana preĝejo (Kispest)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Kispest.

Luterana preĝejo de
Kispest
Luterana preĝejo en Kispest
Luterana preĝejo en Kispest
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Kispest
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Dato de konsekro 1927
Konsekrinto Sándor Raffay
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstrustilo novrenesanco
Konstruado 1924–1927
Specifo
Enhaveco 228 sidlokoj
Longo 24 m
Larĝo 13 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Kispest la unua luterana grupo formiĝis en 1894 kiel filio de Budapeŝto. En la sekva jaro oni aranĝis la unuan meson en la loka lernejo. La municipo donacis parcelon por estonta preĝejo en 1901. La luterana preĝejo estis konstruita nur en la 1920-aj jaroj. La orgeno dekomence funkcias interne. La pentrado okazis en 1936. En 1948 oni renovigis la konstruaĵon. La lasta renoviĝo okazis en 1984.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas, apude ankaŭ 2 pli malaltaj rondaj turoj aŭ bastionoj estas videblaj. La fasado iomete aspektas kiel fortikaĵo. La navo formas brikon, la absido estas kvarangula kaj 2 sakristioj borderas ĝin. La ĉefaltara bildo prezentas la preĝantan Jesuon.

Fontoj redakti

 
Malantaŭa parto de la preĝejo
 
Aerfoto pri la preĝejo