Luterana preĝejo (Lébény)
La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento (ekde 2001) en urbo Lébény (Hungario).
Luterana preĝejo de Lébény | |
---|---|
Luterana preĝejo en Lébény
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Lébény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1795 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | H-9155 Lébény Iskola u. 2. |
Historio redakti
En la dua duono de la 16-a jarcento ankaŭ la hungaroj en Lébény la loĝantoj prenis la luteranismon, sed la kroatoj restis katolikoj. La luteranoj akiris la katolikan kirkon, sed la tombejo kaj la sonorilo restis komuna. En 1629 ĉi tie komenciĝis la kontraŭreformacio, tial la katolikoj reprenis la kirkon. Pro politika ŝanĝo la kirko denove estis luterana havaĵo inter 1647-1663, poste katolika. (Tiu preĝejo en la 19-a jarcento bruldetruiĝis, moste ĝi estis malkonstruita.) La luteranaj diservoj okazis en Tét, ekde 1781 jam loke en ligna preĝdomo. Preĝejo estis konstruita en 1795. La establaĵoj estis aĉetitaj en la ĵus ĉesanta monaĥejo de Magyaróvár. Oni aranĝis ankaŭ germanlingvajn diservojn, ĉar intertempe germanaj migrantos alvenis. En 1810 orgeno alvenis, denove en 1926. Granda incendio okazis en 1841, poste la bruldetruita kirko estis renovigita. En 1895 nova turo konstruiĝis. En 1966, 1988 kaj 2005 la konstruaĵo estis renovigita.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto en la urbocentro. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas. La navo finiĝas en duonronda absido. Interne la galerio staras sur kolonoj. La altaro kaj la predikejo estas kunigitaj. La vitraloj prezentas la 4 evangeliistojn.
Fontoj redakti
- hungare kun foto Arkivigite je 2022-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- [1]
- [2]
-
Fasado
-
Turo
-
Orgeno
-
Vitralo
-
Benkoj kaj galerio
-
Baroka altaro
-
Galerio