Luterana preĝejo (Rákoskeresztúr)
La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Rákosmente, en loĝkvartalo Rákoskeresztúr.
Luterana preĝejo de Rákoskeresztúr | ||
---|---|---|
Luterana preĝejo en Rákoskeresztúr
| ||
Luterana kirko | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Rákosmente | |
Geografia situo | 47° 28′ 54″ N, 19° 14′ 44″ O (mapo)47.48164541997819.245593225157Koordinatoj: 47° 28′ 54″ N, 19° 14′ 44″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | luteranismo | |
provinco | Pest | |
Konsekrinto | Zoltán Túróczy | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Gyula Sándy | |
Konstruado | 1939–1943 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 600 sidlokoj | |
Longo | 31 m | |
Larĝo | 16 m | |
Alto | 60 m | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiDepost dominado de turkoj alvenis germanoj, slovakoj kaj hungaroj, ofte ankaŭ luteranoj. Ili frekventis mesojn en la lernejo, la trilingvaj mesoj okazis ĝis fino de la 2-a mondmilito. La unua baroka luterana preĝejo ekfunkciis en 1800, post 2 jaroj ĝi estis pligrandigita kaj tiam oni konstruis la turon. La pli nova preĝejo estis konstruita dum la 2-a mondomilito en alia loko. La malnova preĝejo malkonstruiĝis en 1945, sed la orgeno, sonoriloj kaj la altara bildo venis al la nova preĝejo. En 1970 orgeno alvenis el la Luterana preĝejo (Belváros).
Konstruaĵo
redaktiLa novrenesanca preĝejo situas sola, la fasado estas simetria. Meze altiĝas kvadrata turo, flanke po unu malaltaj turoj. La ĉefenirejo estas alirebla post iom da ŝtupoj, en la kutima loko fenestrorozo estas videbla. Aliaj enirejoj estas ankaŭ ĉe la flankaj rondaj turoj. La navo konsistas el ĉefnavo kaj po unu flankonavoj, do ĝi imitas la bazilikan sistemon.
Fontoj
redakti- hungare
- hungare kun foto Arkivigite je 2011-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare