Mária B. Szendrei

hungara matematikisto

Mária B. Szendrei [mAria bE sendrei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo B. Szendrei MáriaBálintné Szendrei Mária estas hungara matematikisto, altlerneja instruisto. Ŝi estis ĝemelo kun Ágnes Szendrei.

Mária B. Szendrei
Persona informo
Naskonomo Szendrei Mária
Naskiĝo 14-an de julio 1953 (1953-07-14) (70-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Scienca AkademioScienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Mária B. Szendrei[1] naskiĝis la  14-an de julio 1953(nun 1953-07-14) en Szeged.

Biografio redakti

Mária B. Szendrei maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1976. Post la diplomo ŝi estis asistanto (1976-1983), lektoro (1983-1988), docento (1988-1997), poste profesoro, inter 2007 kaj 2018 ŝi estis ankaŭ katedrestro. Helpe de stipendioj ŝi esploris en Darmstadt (1991), Kassel (1997), Budapeŝto (2010 kaj 2018). Intertempe ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1986, ŝi doktoriĝis (DSc) en 1996 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi ricevis premiojn inter 1976-2012.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • On the structure of orthodox semigroups (1977)
  • Absztrakt algebrai feladatok (libro, kunaŭtoro, 1985, 1988, 1993, 1998, 2005)
  • A finite non-embeddable E-unitary regular semigroup (1998)
  • Rees matrix semigroups and the regular semidirect product (kunaŭtoro, 2005)
  • Framework for diagnostic assessment of mathematics (kunaŭtoro, 2011)
  • On the structure of cancellative conjugation semigroups (2022)

Fontoj redakti

Referencoj redakti