Máté Bella, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bella Máté estis hungara komponisto, altlerneja instruisto.

Máté Bella
Máté Bella
Máté Bella
Persona informo
Naskonomo Bella Máté András
Naskiĝo 28-an de novembro 1985 (1985-11-28) (38-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.matebella.com
vdr
Máté Bella (dekstre) kaj la ceteraj orkestranoj

Máté Bella [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Máté Bella eklernis muzikon en la aĝo de ses jaroj jam en muzika bazlernejo, poste li studis en muzika mezlernejo (2001–2002) kaj konservatorio (2002–2006). Lia ĉefinstruisto estis Miklós Kocsár. Li daŭrigis siajn studojn en la Muzikarta Universitato Ferenc Liszt kiel lernanto de Gyula Fekete. Li akiris diplomon en 2011, sed en 2013 li denove estis studento duonjaron helpe de stipendio en muzikakademio de Krakovo. En 2018 li akiris sciencan gradon DLA kaj en la sekva jaro li ekinstruis en la Muzikarta Universitato. Ĝis tiam li ricevis plurajn premiojn.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • A pillangó álma (ĉambra muziko, 2005)
  • Ármány és Szerelem (por teatraĵo, Palaco de Artoj, 2009)
  • A Macskadémon (muzikalo, Teatro Madách, 2010)
  • Manifestations (ĉambra muziko, 2010)
  • A tavasz ébredése (opero, 2012)
  • Mephisto (por teatraĵo, Nacia Teatro (Budapeŝto), 2013)
  • Indián (filma muziko, 2013)
  • Lethe (por violonorkestro, 2014)
  • Az otthon éjjel (por koruso, 2014)
  • A képzelt beteg (por pupteatraĵo, Pupteatro (Budapeŝto), 2016)
  • Varródermia (ĉambra muziko, 2018)

Fontoj redakti

Referencoj redakti