Máté Szabó (reĝisoro)

Máté Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Máté estas hungara reĝisoro. Lia avo estis Károly Kazimir.

Máté Szabó
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1977 (1977-05-22) (47-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (1999–2004)
Universitato de Debrecen (1997–1998)
Universitato de Dramo kaj Filmo (1995–1997) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Károly Kazimir (avo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo teatra reĝisoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Máté Szabó[1][2] naskiĝis la 22-an de majo 1977 en Debrecen.

Biografio

redakti

Máté Szabó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1995, poste li studis 2 jarojn en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Li estis subaktoro en Teatro Csokonai (Debrecen) (1997-1999) kaj li studis filozofion en Universitato de Debrecen (1997-1998). Li akiris reĝisoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2004. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Li komencis sian reĝisoran karieron en Teatro Gárdonyi Géza, poste en Teatro Szigligeti (Szolnok). Inter 2007-2012 li estis individua reĝisoro, poste li estis reĝisoro en Nacia Teatro (Miskolc), ekde 2015 ankaŭ arta gvidanto. Li ricevis premiojn inter 2004-2016.

Liaj teatraj roloj (elekto)

redakti

Liaj filmaj roloj (elekto)

redakti
  • Veszélyes lehet a fagyi (2021)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti