Münsterlingen TG
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Münsterlingen-Scherzingen (stacidomo) kaj Münsterlingen Spital (stacidomo). |
Münsterlingen | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Kreuzlingen |
Koordinatoj | 47° 38′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.63333 °N, 9.23333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.63333 °N, 9.23333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2543 |
Areo | 5,4 km² |
Alteco | 405 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8596 kaj 8597 |
Komunumkodo | 4691 |
![]() | |
Pri la komunumo redakti
Münsterlingen estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2543 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio redakti
Münsterlingen situas ĉe la bordo de Bodenlago sudoriente de la urbo Kreuzlingen. Münsterlingen konsistas el la du municipoj Scherzingen kaj Landschlacht.
Limoj kaj najbaraj komunumoj redakti
Münsterlingen limas en nordoriento al Bodenlago, kiu estas landlimo kun Baden-Virtembergo (Germanio), en nordokcidento al Bottighofen, en sudokcidento al Lengwil kaj en sudoriento al Altnau.
Trafiko redakti
La komunumo disponas pri tri stacidomoj ĉe la trajnlinio de Romanshorn al Kreuzlingen, kiun servas trajnoj de Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj de THURBO.
Historio redakti
La politika komunumo Münsterlingen estiĝis la 1-an de januaro 1994 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Landschlacht kaj Scherzingen kadre de la komunuma reorganizado de Kantono Turgovio. Nomon kaj blazonon la komunumo ricevis de la malnova Monaĥejo Münsterlingen. La unua dokumenta mencio de la monaĥejo datiĝas el la jaro 1125 kiam Henriko la 5-a permesis al Ulrich de Dillingen, la tiama episkopo de Konstanco la renovigon de la monaĥejo, kiu laŭ buŝa tradicio fondita en la 10-a jarcento de fratino de la abato Gregoro de Einsiedeln.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Münsterlingen
- Münsterlingen en la Historia Leksikono de Svislando
- Landschlacht en la Historia Leksikono de Svislando