MO S-11 "U Posedu"

(Alidirektita el MO S-11 "Ĉe Arbĉasloko")

MO S-11 "U Posedu" (Esperante Ĉe Arbĉasloko) estas infanteria fuorto konstruita en arbaro nomata „Nigra arbaro“. Irante al ĝi el municipo Šilheřovice ni renkontos en linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj ankaŭ ties najbarojn. Ĉar tiu ĉi objekto situas en ondiĝinta arbara tereno, projektistoj de la objekto projektis en ĝi ankaŭ kazematon por speciala fortikaĵa minĵetilo, kiu devis esti ŝargota de malantaŭe. La objekto estas rekonstruata kaj vizitebla jam nun.

MO S-11 "U Posedu"
infanteria fuorto
MO S-11 "U Posedu"
Oficiala nomo: MO S-11 "U Posedu"
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Municipo Šilheřovice
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Parto de PGK II Hlučín
Montaro Opava montetaro
Situo MO S-11 "U Posedu"
 - koordinatoj 49° 54′ 30″ N 18° 16′ 23″ O / 49.90833 °N, 18.27306 °O / 49.90833; 18.27306 (mapo)
Betonado de objekto 5-a de aŭgusto10-a de aŭgusto 1936
Rezistkapablo II
Nombro de etaĝoj 2
Armilaro de objekto 4x peza maŝinpafilo mod. 37
minĵetilo mod. 38
malpeza maŝinpafilo mod. 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: MO-S 11 U posedu casemate
Portalo pri Ĉeĥio
U Posedu
Koda nomo MO S-11
Betonado 5-a10-a de aŭgusto 1936
Tipo PSO
Rezistkapablo la II-a
Armiloj en embrazuroj sub betono dekstre – maldekstre D, D – D, D, G
Kloŝoj - turoj - kupoloj ZN - ZN
Ŝirmaj embrazuroj 3
Nombro de etaĝoj 2
Konstru-subsektoro la 2-a subsektoro – Ludgeřovice
Hom-ekipo 17/17
Bataliono la I-a
Roto la 3-a

Historio de la objekto

redakti

Tiu ĉi fuorto estis betonigita en la tagoj de la 5-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1936 kiel la deka en la tuta fortikaĵlinio. Ĝia ĉefa tasko estis agadi per siaj maŝinpafiloj en pafbaraĵon de la ĉirkaŭaj objektoj kaj per minĵetilo kovri la surdajn spacojn en direkto al Bohumín.

Konkurson por konstrui gajnis firmao Ing. Josef Filip, Praha XIX, kiu devligis sin konstrui subsektoron Ludgeřovice, kies parto la fuorto estas, dum 200 tagoj sen kromlaboroj.

La konstruisto havis jam de komence problemojn kun la konstruado, pri kio atestas ankaŭ malalta firmeco de betono de la konstruataj objektoj. La firmao ne kapablis certigi ĝustan formon de provkuboj, kiu estis laŭ provinstitucio unu el kaŭzoj de nesufiĉaj rezultoj de la provoj.

La firmao estis devigita establi mallarĝtrakan fervojon kun ŝpuro 760 mm kaj longeco 9,5 km. La fervojo kunigis la objekton kun ŝoseo al Petřkovice. La trafikon sekurigis vaporlokomotivo.

La garnizonon kreis 34 viroj de 3-a roto de la I-a Limgardista regimento 4. La objekto estis armigita per kvar malpezaj maŝinpafiloj mod. 37 kaj ĝi devis havi lokigita 9 cm fortikaĵan minĵetilon mod. 38. La garnizono en la tempo de paco dividiĝis en du sinsekvojn. Unu ekzercis en la objekto dum 14 tagoj kaj la alia estis loĝigita en kazerno en Koblov, konstruita speciale por soldatoj deĵorantaj en la fortikaĵoj. Komandanto de la objekto estis en septembro de 1938 serĝento pludeĵoranta Jaroslav Kokšál. Tiutempe la fuorto estis armigita kaj ekipita. La soldatoj iom post iom atingis forveturigi ĉiun ekipaĵon el la fuorto kaj ili transdonis al la nazia agresoro nur betonan konstruaĵon. Printempe de 1939 la okupantoj elŝiris ambaŭ blendajn kloŝojn, el kiuj ili lokigis la dekstran sur objekto OP S-28 (pli poste ĝi estis lokigita en objekto OP S-10). Je ses jaroj pi poste devene venis laboristoj, kiuj sub inspekto de oficiroj de Wehrmacht fosis en la ĉirkaŭaĵo fosaĵojn kaj preparis la fuortojn por defendo antaŭ proksimiĝanta soveta batalfronto. En la tempo de Ostrava operaco, kiam grandegaj grupiĝoj de sovetaj armeoj impetis al ŝtala koro de la respubliko, regis ĉi tie relativa trankvilo. Post trabato de la linio ĉe Darkovice kaj Štítina la restoj de la germana armeo detiriĝis el la arbaro nomata Černý les (Nigra arbaro).

En la 1950-aj jaroj Ĉeĥoslovaka popola armeo konstruis en la objektoj municiajn deponejojn. Post la jaro 1968 la sovetaj okupaciaj soldataroj faris ĝisfundan esploron de la fortikaĵoj. Post la sovetaj okupantoj restis en la objekto spuroj sur muroj kaj sur ĉirkaŭaj arboj skribaĵoj ĉizitaj en azbuko. Je tri jaroj pli poste – 21-an de oktobro 1971 el ordono de soldata administracio okazis enmasonigo de la objekto.

Nuntempe okazas en la objekto rekonstruo kaj ĝi estas alirebligita por publiko kiel privata muzeo.

Pluaj fotoj

redakti

Rilataj temoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
Sekvanta objekto:   Sektoro Moravia Ostrava   Antaŭa objekto:
MO S-12 MO S-11 "U Posedu" MO S-10