Magda Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Magda estis hungara operkantisto, (mezosoprano), instruisto, altlerneja instruisto. Ŝia filo estis György Cserhalmi.

Magda Varga
Busto pri Magda Varga
Busto pri Magda Varga
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de januaro 1922(nun 1922-01-22)
en Hungario Mogyoród (Hungario)
Morto la 24-an de februaro 2015
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Magda Varga [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1922 en Mogyoród, ŝi mortis la 24-an de februaro 2015 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Magda Varga frekventis pedagogian altlernejon, kie ŝi akiris diplomon en 1945. Post siaj studoj ŝi instruis, sed ŝi ankaŭ lernis kantoteknikon private de Géza László. Inter 1951 kaj 1956 ŝi apartenis al koruso de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste inter 1956-1978 al opera frakcio de la Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝi ricevis tuj ĉefrolojn en rango privata kantisto. En 1958 ŝi kantis Carmenon, baldaŭ ŝi estis nomumita "la eterna Carmeno" aŭ "la plej bona hungara Carmeno". Inter 1978-1993 ŝi instruis en Debrecen en filio de Muzikakademio Franz Liszt (lastfoje ŝi estis docento), poste en la urba konservatorio. En 1997 ŝi estis ankaŭ proza aktoro de Teatro Csokonai. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1973-2008, krome ŝi havis la titolon "eterna membro de Teatro Csokonai".

El ŝia repertuaro redakti

Fontoj redakti