Magelang estas universitata urbego en la ĉefa insulo Javo, en provinco Centra Javo en Indonezio. Magelang havas tri distriktojn.

Magelang
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 124 912  (2015) [+]
Loĝdenso 7 778 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 28′ S, 110° 13′ O (mapo)-7.4705555555556110.21777777778Koordinatoj: 7° 28′ S, 110° 13′ O (mapo) [+]
Alto 350 m [+]
Areo 16,06 km² (1 606 ha) [+]
Magelang (Indonezio)
Magelang (Indonezio)
DEC
Magelang
Magelang
Situo de Magelang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Magelang [+]
vdr
Komerca kvartalo en Magelang

Geografio redakti

Magelang situas en interno de la insulo inter 2 montoj en fekunda agrikultura areo. Salatiga troviĝas 35, Jogjakarto 41, provinca ĉefurbo Semarang 58, Surakarta 67, Surabajo 280, Bandungo 294, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 401, Tangerang 421, Serang 473, Palembang 783, Makassar 1050, Batam 1176, Padango 1311, Pekanbaru 1318, Medano 1775, Banda Aceh 2198 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Magelang estis fondita frue jam en 907 kiel senimposta vilaĝo Mantyasih gvidita de la kortumo. Britio koloniigis Magelang en la 18-a jarcento kaj Magelang estis sidloko de la kolonia registaro. Post kiam la nederlandanoj venkis la britojn, Magelang estis centro de ekonomio. La nederlanda registaro konstruis akvoturon en 1918. Elektro iĝis havebla en 1927. La vojoj asfaltiĝis.

Ekonomio redakti

Magelang estas signifa agrikultura urbo.

 
Hotelo

Trafiko redakti

Magelang havas ĉefvojon inter Semarang-Jogjakarto, sed estas ankaŭ 2 malpli gravaj vojoj. Iam ankaŭ fervojo funkciis. La urbego ne havas flughavenon, la plej proksimaj funkcias en Jogjakarta kaj Semarang.

Religio redakti

Plimulto de Magelang estas islama, sed ekzistas malplimultoj kiel ekzemple kristanismo, budhismo, hinduismo, konfuceismo, spiritismo kaj tradicia java kredo.

Eduko redakti

 
Milita akademio

Magelang havas 6 universitatojn aŭ akademiojn.

Klimato redakti

Magelang havas tropikan musonan klimaton (Am). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2426 mm. Inter junio-septembro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 24,7 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vividindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans