Magyarbánhegyes (madjarbAnhedjeŝ) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Mezőkovácsháza. La nomo signifas hungara-banuso-pinta. Ŝajnas, tiutempe pinta signifis ankaŭ kampon. La vilaĝo ricevis la nomon pri banuso Johano Maróti.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Gyula-Makó. Mezőkovácsháza estas proksime.

La vilaĝo estis loĝata dum la ferepoko, poste sarmatoj kaj hunoj alvenis. La unua mencio devenis el 1506. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1566. Farmoj fondiĝis en la 18-a j.c., en 1865 la vilaĝo renaskiĝis. En 1880 sinagogo, en 1882 fervojo, en 1884 pastrejo, en 1896 katolika preĝejo omaĝe al Virga Maria konstruiĝis. La rumanoj okupis la vilaĝon en 1919, la judoj deportiĝis en 1944. La Ruĝa Armeo okupis la vilaĝon fine de 1944.

Ne menciitaj vilaĝservoj estas poŝto, kuracejo, lernejo, apoteko.

Ĝemelurbo estas Gernyeszeg, Rumanio. En la vilaĝo naskiĝis Stefano Angyal en 1928, kiu martiriĝis post 1956.