Makarjovo

(Alidirektita el Makarovo)

Makarjovo, ukraine Макарьово, hungare Makarja estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Historio redakti

La vilaĝo fondiĝis en 1700. En 1910 vivis tie 1372 loĝantoj, (1241 rutenoj, 77 hungaroj, 39 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Makarja apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Makarjovo/Makarja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti