Manifesto de la Sennaciistoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Manifesto de la Sennaciistoj estas politika eseo verkita de Eŭgeno Lanti en la jaro 1931, en kiu li pli detale skizas la nocion "sennaciismo", jam uzita dum deko da jaroj en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kaj kontraŭmetas ĝin al la tiam triumfanta soveta internaciismo.

Manifesto de la Sennaciistoj
Manifesto de la Sennaciistoj
Manifesto de la Sennaciistoj
Aŭtoro Eŭgeno Lanti
Eldonjaro 1931
Urbo Novjorko
Eldoninto SAT
Paĝoj 31
vdr

Diversaj eldonoj redakti

La unua eldono aperis anonime, 1931, en Novjorko, kaj la libro estas reeldonita de SAT, kun diversaj aldonaj dokumentoj pri la temo, en 1953 kaj 1971. La libro estas rete eldonita en 2000.

Recenzo redakti

 
 Ĝis nun la sennaciismo estis ofte priparolata en la organoj de SAT . . . Multaj senpripense eĉ identigis la sennaciismon kun la „proleta internaciismo“. Tial estas nepre necese prezenti klare kaj sufiĉe detale nian vidpunkton kaj defendi ĝin kontraŭ la atakoj de la ortodoksuloj. 3 ĉapitroj „Internaciismo“, „Sennaciismo“ kaj „La pozicio de la sennaciistoj antaŭ la esperanta movado (burĝa kaj laborista)“ montru tiun vidpunkton! 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.75 (apr 1931)
 
 Ne estas legolibro, sed interesa studolibreto por tiuj, kiujn interesas politikaj kaj ekonomiaj demandoj. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Tradukoj redakti

  • Franca eldono (tradukis Avid k Varingjen) aperis en 1935 ĉe Editions Anationalistes, Parizo, kun antaŭparolo de L. Barbedette, kaj estis reeldonita de SAT-Amikaro en 1971, kun antaŭparolo de Lucien Bannier kaj Norbert Barthelmess.
  • Angla eldono (tradukis Howard Stay) aperis ĉe B. Roberts, Whitefield-Manchester, en 1937.
  • Hispana eldono (tradukis Duktil) aperis en 1941, en Bonaero.
  • Japana eldono (tradukis TANI Hiroyuki) aperis rete en 2006

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti