Manuel LEIRAS PULPEIRO [manuel' lejras pulpejro] (naskiĝis en Mondoñedo la 25an de oktobro 1854, mortis la 9an de novembro 1912 samloke) estis poeto en la galega: Li enviciĝas inter la verkistoj de la Renaskiĝo de la galega literaturo. Li estis esperantisto.

Manuel Leiras Pulpeiro
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1854 (1854-10-25)
en Mondoñedo
Morto 9-an de novembro 1912 (1912-11-09) (58-jaraĝa)
en Mondoñedo
Tombo Q61391028 vd
Lingvoj hispanagalega vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkistokuracistoaŭtoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Leiras Pulpeiro studis latinon, lingvon kaj beletristikon en la seminario de Mondoñedo, kaj medicinon en Madrido, kaj licenciiĝis en 1877[1]. Li laboris kiel kuracisto en Mondoñedo, kaj la lokanoj alte taksis lin pro tio.

 
Cantares Gallegos, Mondoñedo, 1911.

Li estis respublikano, kaj fariĝis prezidanto de la Federacia Respublikana Komitato de Liberala Mondoñedo. Krome li deklaris sin kontraŭklerikala, kaj tiu trajto kaŭzis al li multnombrajn malfacilaĵojn en Mondoñedo, episkopa urbo; tamen li sukcesis firme defendi siajn ideojn.

Li rifuzis la proponon membriĝi en la Reĝa Galega Akademio, asertante, ke li ne meritas tiun honoron, sed donacis al tiu institucio gravan etnografian kaj leksikologian materialon (kun proverboj, kantoj, divenludoj, ktp., kiun li mem kolektadis. Nur unu libron li verkis: Cantares gallegos (Galegaj kantoj, 1911), kun popolecaj poemoj temantaj pri moroj, patriotismo kaj inkludantaj kontraŭklerikalajn satirojn.

En siaj verkoj li prikantis Mondoñedo kaj ĝian regionon; Galegion kaj ĝiajn bezonojn kaj mankojn. Oni enterigis lin en la civila (neeklezia) tombejo de Mondoñedo.

Post lia morto oni arigis liajn tekstojn en la volumo Obras completas (Plena verkaro, 1930); en 1970 aperis la ampleksigita kolekto Obra completa, editorita de Xosé Luís Franco Grande kaj enhavanta nepublikigitajn elplumaĵojn.

Oni dediĉis al li la Tagon de la Galega Beletro de 1983. En 1998 presiĝis Costumes antigos en Galiza (Prakostumoj en Galegio), traduko far Ramón Reimunde de la hispanlingva originalo malnetigita de Ramón Félix, la frato de Manuel.

Leiras Pulpeiro kaj esperanto redakti

Manuel Leiras Pulpeiro estis esperantisto kaj en 1905 oni menciis lin inter la membroj de la loka grupo de Mondoñedo[2]. Ne konserviĝas ajnaspecaj tekstoj liaj en la internacia lingvo, sed esperantismo elfluas el kelkaj liaj poemoj, kiel:

KRESKAS ĈE ULEKSOJ DORNAJ
Kreskas ĉe uleksoj dornaj
la simplanimaj lekantoj;
inter la sovaĝaj ruskoj
floras lonicera blanko;
dum kampe kune prosperas
ileksoj kaj digitaloj...
Kiam do sammaniere
kondutos nia homaro?

(Originala titolo: "Danse ao pé dos toxos bravos")[3].

Bildgalerio redakti

Notoj redakti

  1. Kritika studo de Xosé Luís Franco Grande en Manuel Leiras Pulpeiro. Obra Completa. Vigo: Galaxia, 1970, p. 12.
  2. Xesús Alonso Montero (1984): "Esperanto", en Silverio Cañada (eldonisto), Gran Enciclopedia Gallega, Santiago/Gijón, p. 214.
  3. Tradukis Suso Moinhos.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti