Xesús Alonso Montero

Xesús ALONSO MONTERO [ŝesus' alonso montero], naskiĝinta en Vigo la 28an de novembro 1928, estas galega eseisto kaj la prezidanto de la Reĝa Akademio Galega, kie li longe anis, kaj membro de la Konsilio de la Galega Kulturo, profesoro pri galega literaturo, sociolingvisto, poeto kaj prelegisto. Li estas la direktoro de la Centro de Studoj pri Rosalía de Castro kaj de la revuo "Revista de estudios rosalianos".

Xesús Alonso Montero.

VivoRedakti

Li pasigis sian infanaĝon kaj adoleskon en Ventosela (Ribadavia, provinco Oŭrenso), la tero de siaj gepatroj. Laŭ lia aĝo eblas diri ke li apartenas al la generacio de verkistoj komencintaj sian kulturan laboron post la Hispana Enlanda Milito.

Li licenciiĝis pri Filozofio kaj Beletro en la Universitato de Madrido kaj en 1966 li doktoriĝis en la Universitato de Salamanko per tezo pri la galeglingva verkisto Manuel Curros Enríquez. Li anas en la Komunista Partio ekde 1962 (ankoraŭ sub la malpermeso de la diktaturo de Francisco Franco kaj tial plurfoje reprezaliita). Li estis ĉefinstruisto pri hispanaj lingvo kaj literaturo en universitataj lernejoj por baz-instruistoj, laborinte en Palencia, Lugo kaj Madrido.

Li elstaris en la kampo de socilingvistiko per libroj kiaj O porvir da lingua galega ("La estonto de la galega lingvo", 1968), O que cómpre saber da lingua galega ("Kio sciendas pri la galega lingvo", 1969) aŭ la polemika kaj kontestita Informe -dramático- sobre la lengua gallega ("Informo -drama- pri la galega lingvo", 1973), en kiu li plu eksponis siajn apokalipsajn teoriojn pri la galega lingvo, eĉ montrante daton por ties morto.

Li verkis kaj publikigis studojn pri galegaj verkistoj, interalie pri:

Sed ne malpli gravaj estas liaj kontribuoj al aliaj fakoj de la galega literaturo, kiel la popola poezio kaj la alilingvaj poetoj verkintaj en la galega. Li ankaŭ aŭtoris studojn pri verkistoj de la hispana literaturo kiel Antonio Machado, Federico García Lorca, Miguel de UnamunoValle-Inclán.

Cetere, menciindas liaj kontribuoj en la galega gazetaro, parte kolektitaj en la verko Beatus qui legit: artigos periodísticos (1998-1999). Elstara estas samtempe lia rolo kiel prelegisto, ĉefe en Galegio kaj cetera Hispanio kaj Ameriko. Li ankaŭ verkis poemlibrojn: Versos satíricos ó xeito medieval ("Satiraj versaĵoj laŭ la mezepoka stilo") kaj Versos republicanos ("Respublikanaj versaĵoj"). Plie li faris poem-kompilaĵojn omaĝantajn galeglingvajn aŭtorojn: Coroa poética para Castelao ("Poem-krono por Castelao, 1988), Coroa poética para un mártir ("Poem-krono por martiro", 1996), Coroa literaria para Roberto Blanco Torres contra a súa morte ("Poem-krono por Roberto Blanco Torres kontraŭ lia morto", 1999) kaj 47 poetas de hoxe cantan a Curros Enríquez ("47 hodiaŭaj poetoj prikantas Curros Enríquez", 2001).

Li ricevis plurajn premiojn, inter kiuj indas mencii la Premion Galegio de Ĵurnalismo (jaroj 1986 kaj 1990), la Nacian Ĵurnalisman Premion Julio Camba (1988), la Premion Otero Pedrayo (1989) kaj la Premion Trasalba (2000).

Li iĝis membro de la Reĝa Akademio Galega la 30an de oktobro 1993 laŭ propono de Xosé Filgueira Valverde, Carlos Casares Mouriño kaj Ramón Piñeiro López. Sian enir-prelegon li titolis "Manifestos" en verso en favor da poesía civil nos primeiros tempos da Posguerra na Galicia da Terra e na Galicia Emigrante (1939-1962) ("Versmanifestoj defende de la civitana poezio en la komenco de la Postmilita periodo en la Ĉeftera Galegio kaj en la Elmigra Galegio (1939-1962)".

La 20-an de aprilo 2013 oni elektis lin prezidanto de la Reĝa Galega Akademio post la demisio de Xosé Luís Méndez Ferrín, en kriza momento por tiu grava institucio[1].

Verkaro (nur parta)Redakti

  • Cen anos de literatura galega ("Cent jaroj da galega literaturo", 1964).
  • O que cómpre saber da lingua galega ("Kio sciendas pri la galega lingvo ", 1969).
  • Informe –dramático– sobre la lengua gallega ("Informo -drama- pri la galega lingvo", 1973).
  • Escritores: desterrados, namorados, desacougantes, desacougados... ("Verkistoj: ekzilitaj, enamiĝintaj, maltrankviligaj, maltrankvilaj", 1981).
  • Decálogo da lingua galega ("Dekalogo de la galega lingvo", 1990).
  • Luís Pimentel: biografía da súa poesía ("Luís Pimentel: biografio de lia poezio", 1990).
  • Informe(s) sobre a lingua galega (presente e pasado) ("Informo(j) pri la galega lingvo (nuntempo kaj pasinteco)", 1991).
  • As palabras no exilio. Biografía intelectual de Luís Seoane ("La vortoj en la ekzilo. Intelekta biografio de Luís Seoane", 1994).
  • Ensaios breves de literatura e política ("Mallongaj eseoj pri literaturo kaj politiko", 1996).
  • A Cantiga de Mendiño en 28 linguas ("La kanzono de Mendiño en 28 lingvoj", eldonisto, 1998)
  • Beatus qui legit: artigos periodísticos (1998-1999) ("Feliĉas tiu, kiu legas: gazetartikoloj (1998-1999)", 2000).
  • Versos satíricos ó xeito medieval ("Satiraj versaĵoj laŭ la mezepoka stilo", 2002).
  • Versos republicanos e outros versos políticos ("Respublikanaj versaĵoj kaj aliaj politikaj versaĵoj", 2002).
  • A batalla de Montevideo. Os agravios linguísticos denunciados na UNESCO en 1954 ("La batalo de Montevideo. La lingvaj ofendoj denuncitaj ĉe UNESKO en 1954", 2003).
  • Curros Enríquez no franquismo (1936-1971) ("Curros Enríquez dum la diktaturo de Franco (1936-1971)", 2003).
  • Pois era un barco pirata ("Nu, estis pirat-ŝipo", 2003).
  • Páxinas sobre Rosalía de Castro (1954-2004) ("Paĝoj pri Rosalía de Castro (1954-2004)", 2004).
  • Intelectuais marxistas e militantes comunistas en Galicia (1926-2006) ("Marksistaj intelektuloj kaj komunistaj aktivuloj en Galegio (1926-2006)", 2007).
  • Os escritores galegos ante a Guerra Civil Española ("La galegaj verkistoj antaŭ la Hispana Enlanda Milito", 2007).
  • Eduardo Jorge Bosco (Poemas en lingua galega), "Eduardo Jorge Bosco (Poemoj en la galega lingvo)", 2007)
  • Letras galegas. Explicadas (de 1962 a 1980) en Triunfo e noutras revistas de fóra de Galicia ("Galega beletro. Eksplikita (de 1962 al 1980) en Triunfo kaj aliaj revuoj ekster Galegio", 2008).
  • Cartas de republicanos galegos condenados a morte (1936-1948) ("Leteroj de galegaj respublikanoj kondamnitaj je morto (1936-1948)", 2009, 2010).

La aŭtoro kaj esperantoRedakti

 
Xesús Alonso Montero prelegas okaze de la inaŭguro de la Esperanto-strato en Vigo en 1987

Xesús Alonso Montero delonge favoras la internacian lingvon kaj ĉiam apogis la galegan e-movadon. Lia ĉeesto estas tre familiara al la galega samideanaro- tiom afable li pretas kunlabori en e-okazaĵoj. Ne estante mem esperantisto, li nomas sin "esperantano".

Li aŭtoris la solan superrigardon al la historio de la esperanto-movado en Galegio, nome la artikolon sub la kapvorto "Esperanto" en la Gran Enciclopedia Galega[2]. Ĝi plu estas nepre konsultenda teksto por interesitoj pri la historio de esperanto en Galegio.

Li festparolis kadre de la 46a Hispana Kongreso de Esperanto, en Vigo (1986)[3] kaj oratoris en la inaŭgura prelego de la 69a Hispana Kongreso de Esperanto en Santiago de Compostela (2010), en kiu li partoprenis la Honoran Komitaton[4].

Lia voĉo ankaŭ reeĥis dum la inaŭguro de la Esperanto-strato en Vigo du tagojn antaŭ la Zamenhof-tago de 1987, donante la ĝustan solenan etoson al la okazaĵo pere de liaj atentokaptaj vortoj[5]. S-ro Julio Bueno Cortés, tiama prezidanto de la viga e-grupo Paco kaj Amo, verkis tiuteman hispanlingvan artikolon (eble neniam publikigitan) en kiu li priskribis la inaŭguron de la strato, sian sonĝon realiĝintan. En ĝi, parolante pri la prelegisto, li trafe diris: "Xesús Alonso Montero estas nia defendanto".

Cetere, Xesús Alonso Montero atenteme registradas la galegajn literaturaĵojn en esperanto. Ekzemple, li verkis galeglingvan artikolon en la viga ĵurnalo Faro de Vigo titolitan "Rosalía de Castro en esperante" (tiel, temas pri preseraro anstataŭ "esperanto") en kiu li prezentis tradukon de Antonio Alonso Núñez de la poemo de la galega poetino Rosalía de Castro "Foi a Páscoa enxoita" ("Senakvis la Pasko")[6]. La enkonduko al la esperanta traduko de Fernando de Diego de la libro de Castelao Viveroj (Retrincos, en la galega originalo), ankaŭ fontis el lia plumo; lian estimon pri esperanto li esprimis en la lasta paragrafo:

"Preskaŭ kvindek jarojn poste Fernando de Diego rekreas en esperanto, la lingvo heroa kaj esper-dona, la varmon kaj belon de ĉi paĝoj de Castelao[7]".

En 1998 li eldonis la belan libron A Cantiga de Mendiño en 28 linguas ("La kanzono de Mendiño en 28 lingvoj", en kiu li selektis esperanton kiel unu el la cel-lingvoj de la tradukado. La esperantlingvan redonon de la mezepoka kanzono de la menestrelo Mendiño faris Antonio Alonso Núñez[8].

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. http://praza.com/cultura/4202/alonso-montero-novo-presidente-da-academia/
  2. Alonso Montero, Xesús (1984): "Esperanto", en: Silverio Cañada (eldonisto): Gran Enciclopedia Gallega. Santiago/Gijón, paĝoj 214-218
  3. -- (1986): Kongreslibro de la 46-a Hispana Kongreso de Esperanto. Vigo: [Hispana Esperanto-Federacio]
  4. -- (2010): Kongreslibro de la 69-a Hispana Kongreso de Esperanto, Santiago de Compostela: [Hispana Esperanto-Federacio]
  5. -- (1987): Atlántico, Vigo, 14an de decembro 1987, ĵurnalo
  6. -- (1985): Faro de Vigo, Vigo, 12an de majo 1985, ĵurnalo
  7. Castelao (1983): Viveroj. Santiago de Compostela: Esperanto-kurso de la Instituto por Lingvoj ĉe la Filologia Fakultato, Universitato de Santiago de Compostela
  8. Xesús Alonso Montero (eldoninto) (1998): A Cantiga de Mendiño en 28 linguas. Santiago de Compostela: Xunta de Galicia