Margit Bara
BARA Margit estis hungara aktorino naskita Kluĵo la 21-an de junio 1928, mortinta en Budapeŝto la 25-an de oktobro 2016. Ŝi estis la edzino de aktoro Géza Halász, de 1964 de akvopilkisto Dezső Gyarmati. Ŝia nepo estis Liliána Szilágyi.
Margit Bara | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1928 en Kluĵo |
Morto | 25-an de oktobro 2016 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • rumana • franca • angla • hispana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Dezső Gyarmati • Géza Halász |
Parencoj | Liliána Szilágyi |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro |
Biografio redakti
Margit Bara apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi finis unu jaron en aktorakademio de Kluĵo kaj inter 1945–1955 ŝi ludis en la Teatro Hungara de Kluĵo. Ŝi translokiĝis Hungarujon en 1955. Ĝis 1957 en Teatro Petőfi, poste ĝis 1966 ŝi aktoris en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1966 ĝis 1978 ŝi estis ano de Teatro József Attila. En la 1970-aj jaroj nepruvitaj fiagoj disetendiĝis pri ŝi, tial ŝi definitive retiriĝis disde aktorkariero. Inter 1970–1972 ŝi vivis kun sia familio en Kolumbio. En 2002 ŝi ricevis premion Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ĉefaj teatraj roloj redakti
- Szakadék, 1956;
- Szegény gazdagok, 1959;
- Csehov: Három nővér;
- Erzsébet (Schiller: Don Carlos);
- Liza (Tolsztoj–Piscator: Élő holttest);
- Melita (Krleža: Léda);
- Anna (Németh L.: Villámfénynél);
- Rhédey Eszter (Móricz Zs.: Úri muri);
- Karenina Anna (Tolsztoj–Székely J.);
- Kupavina (Osztrovszkij: Farkasok és bárányok).
Ĉefaj filmoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Literaturo redakti
- Kocsis L. Mihály: Bara Margit tekintete (2008)