Marianne Gábor
Marianne Gábor, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gábor Marianne estis hungara pentristo, membro de Itala Arta Akademio (1979). Ŝiaj geedziĝaj nomvariantoj estis Rónai Mihály Andrásné aŭ Rónai-Gábor Marianne.
Marianne Gábor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gábor Marianne |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1917 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de julio 2014 (97-jara) en Budapeŝto |
Lingvoj | itala lingvo • franca lingvo |
Ŝtataneco | Hungario |
Profesio | |
Profesio | pentristo |
Marianne Gábor [1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1917 en Budapeŝto, ŝi mortis la 23-an de julio 2014 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Marianne Gábor devenis el juda familio. Ŝi lernis pentradon en lernejo de István Szőnyi, poste ŝi akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1941. Ŝia plej grava instruisto estis István Réti. Post siaj studoj ŝi pentradis 2 jarojn en artistkolonio de Zebegény. Komence de la nazia erao ŝi edziniĝis, poste la geedza paro vivis kaŝe. En 1948 ŝi estis jam internacie konata, tamen dum la frua socialismo aŭ stalinismo ŝi estis neglektita. Baldaŭ ŝi studvojaĝis en Aŭstrio, Belgio, Francio, Britio, Sovetunio, ktp. En 1992 ŝi vidviniĝis. Ŝi pentris ĝenrojn, pejzaĝojn, portretojn. Ŝi ricevis hungarajn kaj italajn premiojn inter 1939-2003.
El solaj ekspoziciojRedakti
El kolektivaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1938, 1942, 1946, 1948, 1967)
- Arthalo Budapeŝto (1957, 1959, 1969, 1984, 1988, 1997)
- Antverpeno (1958)
- Bagdado (1967)
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Bohóc
- Falusi látkép (1964)
- Falu mentén