Marmoranaso

(Alidirektita el Marmaronetta)

La Marmoranaso (Marmaronetta angustirostris, iam Anas angustirostris) estas birdo el la birda familio de Anasedoj. Ĝi estis iam ikcludata inter la plaŭdanasoj, sed ĝi estas nune klasita kiel membro de la grupo de la merganasoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marmoranaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Marmaronetta
Reichenbach, 1853
Specio: M. angustirostris
Marmaronetta angustirostris
(Menetries, 1832)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Tiu anaso iam reproduktiĝis en grandaj nombroj en la regiono de Mediteraneo, sed ĝi estas nune limigata al kelkaj lokoj en suda Hispanio, nordokcidenta Afriko (Maroko) kaj en Israelo. Oriente ĝi survivas en la Mezopotamiaj Marĉoj de suda Irako kaj en Irano (marĉoj de Ŝadegano – la plej grava loko en la mondo), same kiel ĉe izolataj populacioj en Turkio, Armenio, Azerbajĝano, Irako kaj pliaj oriente al okcidenta Barato kaj okcidenta Ĉinio.[1] Ties reprodukta habitato estas malaltaj teroj kie la ino demetas siajn ovojn inter longalta herbaro aŭ eĉ en altaj arboj. Ŝi demetas 7 al 10 kremokolorajn ovojn. Ili estas komunaj en privataj kolektoj, sed estas nervoza kaj flugema birdo. En kelkaj areoj birdoj disiĝas el la reproduktejoj, kaj foje oni trovis ilin en la vintra periodo en la areo de Sahelo, sude de Saharo.

Aspekto redakti

 
Marmoranaso

Ĝi longas averaĝe ĉ. 40 cm, sed 39 al 42 cm, nome iom pli granda ol la kreko, kun pli longa kolo, pli granda kapo. La tuta plumaro estas hela, kun marmorecaj desegnaĵoj el sablokolora kaj bruna, kio nomigas la specion laŭ komuna nomo, kaj laŭ scienca nomo por la genro. Ĝi aspektas el malproksimo kiel grizbruna, unukolora birdo. Ĉirkaŭ ĝia okulo troviĝas nigreca makulo pli malhelbruna ĉe la propra okulo kaj pli svage kiel larĝa superokula strio al la orelareo; la kapo estas iome hirteca. La beko estas nigra kaj svelta, kio nomigas la specion per la speciga scienca nomo (vidu sube).

Junuloj estas similaj sed kun pli da blankecaj makuloj. Dumfluge la flugiloj aspektas palaj sen markata bildo kaj sen speguleto en la duarangaj kaj anstataŭe tre hela areo.[2]

Kutimaro redakti

 
Marmoranaso

La Marmoranaso ne havas iun specifan flugmanieron, ĝi ŝajnas malfacile moviĝi, ŝatas la kaŝitajn lokojn.

La voĉo de la viranaso estas raŭka, la inanaso mallaŭte anaskvakas.

Ili vivas ĉe nesalaj akvoj, kie dense kreskas plantoj. La Maranaso nestas proksime al akvo, sur riverbordo, en sud-okcidenta Eŭropo.

Tiuj estas gregemaj birdoj, foje eĉ dum la reprodukta sezono. For de tiu la aroj estas ofte malgrandaj, kvankam oni informis pri grandaj vintrantaj aroj en kelkaj areoj. La plej granda vintra koncentro konata okazis en Ĥuzestano, Irano.[2]

En 2011 grupo de Irakaj ornitologoj kalkulis ununuran aron de tua rara Marmoranaso ĉe la lagoj de la Mezopotamiaj Marĉoj, kaj nombris almenaŭ 40,000 birdojn.[3]

Tiuj birdoj manĝas ĉefe en neprofundaj akvoj per plaŭdado aŭ kapomergo, eventuale per plonĝado. Oni scias malmulte pri ties dieto.[2]

 
Marmaronetta angustirostris - MHNT

Plie redakti

Tiu palearktisa specio estas konsiderata vundebla pro malpliigo de la populacio kaŭzata de habitatodetruo kaj ĉasado. Ĝi estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA) applies.[1]

La scienca nomo, Marmaronetta angustirostris, devenas el greka marmaros, marmoreca kaj netta, anaso, kaj el latina angustus, mallarĝa aŭ malgranda kaj rostris beko.[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2008). Marmaronetta angustirostris. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 14a Novembro 2008. Mapo kaj kriterioj kial tiu specio estas vundebla.
  2. 2,0 2,1 2,2 David William Snow, Christopher Perrins (Eds). (1997) The Birds of the Western Palearctic [Abridged]. OUP. ISBN 019854099X.
  3. Walker, Matt, "Restoring Eden", BBC News, 18a de Januaro 2011.
  4. Jobling, James A. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. OUP. ISBN 0 19 854634 3.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti