Martinová situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Martinová, hungare Nemesmartonfala estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Martonfalva. En la vilaĝnomoj oni rekonas la nomon Marteno.

Situo redakti

Martinová situas laŭ maldekstra bordo de Rimava, laŭ vojo Tornaľa-Rimavská Sobota, laŭ fervojo Košice-Rimavská Sobota. La lasta troviĝas 16 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427 en formo "Martonfalua". Post la mezepoko la turkoj kaj armeo de Emeriko Thököly detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Nemesmartonfala 278 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Nemesmartonfala apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Nemesmartonfala rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Martinová 199 da homoj, (135 hungaroj, 31 ciganoj, 26 slovakoj).

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti