La Maskiktero, Icterus cucullatus, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskiktero
Maskiktero, plenkreskulo
Maskiktero, plenkreskulo
Maskiktero, junulo
Maskiktero, junulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. cucullatus'
Icterus cucullatus
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Plenkreskulo (de 18.5 al 20 cm ) havas pintakran bekon kaj blankajn flugilstriojn. Maskla plenkreskulo havas oranĝecan kapon kun multe da nigro en vizaĝo kvazaŭ masko, gorĝareo kaj plej supra brusto. Tiu larĝa “masko” nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie cucullatus signifas “kun masko” aŭ “maskovestanta”, dum Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. La masko estas markita de la oranĝeca nuanco. Krom la ĝenerala flava koloro en subaj partoj, ili estas nigraj en dorso, flugiloj (kun du blankaj flugilstrioj kaj multaj fajnaj blankaj bordoj) kaj vosto. La kruroj estas grizecaj kaj la beko estas nigreca escepte la unua duono de la suba makzelo kiu estas blankeca.

Ina plenkreskulo estas olivverdeca en supraj partoj, flaveca en brusto kaj ventro kaj pli flavaj kapo kaj vosto. Ŝiaj subaj partoj estas senbrilaj flavoranĝaj. Nematurulo similas al ino, sed ĝi havas nigran gorĝon.

La voĉo estas gorĝeca kaj fluteca fajfado “ĉut ĉut ĉut juiu kuiu”. La alvoko estas akra “ik”.

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en reproduktaj habitatoj de malfermaj areoj kun arboj, ĉefe kun palmoj, tra sudokcidenta Usono kaj norda Meksiko.

Tiuj birdoj migras en aroj suden al sudokcidenta marbordo de Meksiko; ili estas konstantaj loĝantaj birdoj en Suda Baja California, la orienta marbordo de Meksikio kaj Belizo. Kelkaj povas vintrumi ĉe birdomanĝejoj.

Kutimaro redakti

Ili manĝas en arboj kaj arbustoj, ankaŭ el floroj. Ĉar ĝi pinĉas ĉe la bazo de la floro, ĝi ne helpas en polenado. Tiuj birdoj manĝas ĉefe insektojn, semojn, forlasitan grenon, nektaron kaj frukton, kaj vizitas ankaŭ kolibrajn birdomanĝejojn.

Reproduktado redakti

La nesto estas firme teksita saketo ligata al subfolio aŭ arbobranĉo. Sed estas granda vario el simpla kupolo surgrunda al longaj teksitaj nestoj. La ino demetas ĝis 7 ovojn. Kovado daŭras 15 tagojn. Ili reproduktiĝas en Baja California, Sonora kaj Chihuahua, kaj suden ĝis Guerrero; ankaŭ en la deklivaro de la Golfo el Nuevo León kaj Tamaulipas suden kaj orienten ĝis norda Chiapas kaj Jukatano.

Referencoj redakti

Plia legado redakti

Libro redakti

  • Pleasants, B. Y., and D. J. Albano. 2001. Hooded Oriole (Icterus cucullatus). In The Birds of North America, No. 568 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Artikoloj redakti

  • Betty Boone JL, Lederle PE & Petersen SL. (1999). More additions to the birds of the Nevada Test Site. Western Birds. vol 30, no 4. p. 211-213.
  • Brown BT & Trosset MW. (1989). Nesting-Habitat Relationships of Riparian Birds Along the Colorado River in Grand Canyon Arizona USA. Southwestern Naturalist. vol 34, no 2. p. 260-270.
  • Calder WA, III. (1981). Diuresis on the Desert? Effects of Fruit Feeding and Nectar Feeding on the House Finch Carpodacus-Mexicanus and Other Species. Condor. vol 83, no 3. p. 267-268.
  • Cruden RW & Hermann-Parker SM. (1977). Defense of Feeding Sites by Orioles and Hepatic Tanagers in Mexico. Auk. vol 94, no 3. p. 594-596.
  • Ellison K & Brush T. (2004). Hooded oriole nest failure associated with a novel nest site. Western Birds. vol 35, no 2. p. 71-76.
  • Fall BA. (1973). Noteworthy Bird Records from South Texas Kenedy County. Southwestern Naturalist. vol 18, no 2. p. 244-246.
  • Fisk LH. (1973). Notes on Nectar Feeding by Orioles. Auk. vol 90, no 1. p. 208-209.
  • Hardy JW. (1970). Duplex Nest Construction by Hooded Oriole Circumvents Cowbird Parasitism. Condor. vol 72, no 4.
  • Leck C. (1974). Further Observations of Nectar Feeding by Orioles. Auk. vol 91, no 1. p. 162-163.
  • Newman GA. (1974). Recent Bird Records from the Guadalupe Mountains Texas USA. Southwestern Naturalist. vol 19, no 1. p. 1-7.
  • Powell BF & Steidl RJ. (2002). Habitat selection by riparian songbirds breeding in southern Arizona. Journal of Wildlife Management. vol 66, no 4. p. 1096-1103.
  • Rasmussen JL & Sealy SG. (2006). Hosts feeding only Brown-headed Cowbird fledglings: where are the host fledglings?. Journal of Field Ornithology. vol 77, no 3. p. 269-279.
  • Reddall J. (1977). Colorado USA Field Ornithologists Official Records Committee Report 1972 through 1975. Western Birds. vol 7, no 3.
  • Sweet PR, Barrowclough GF, Klicka JT, Montanez-Godoy L & Escalante-Pliego P. (2001). Recolonization of the Flicker and other notes from Isla Guadalupe, Mexico. Western Birds. vol 32, no 1. p. 71-80.

Eksteraj ligiloj redakti