Maurice Duverger (5a de Junio 1917) estas franca juristo, sociologo kaj politikisto. Li naskiĝis en Angoulême, Charente.

Maurice Duverger
Persona informo
Maurice Duverger
Naskonomo Maurice Louis Georges Duverger
Naskiĝo 5-an de junio 1917 (1917-06-05)
en Angoulême, Charente,  Francio
Morto 16-an de decembro 2014 (2014-12-16) (97-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Bordozio vd
Partio Itala Komunista Partio vd
Profesio
Okupo juristopolitikisto • politikologo • universitata instruisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li startis karieron kiel juristo ĉe la Universitato de Bordozo, kaj poste Duverger iĝis pli kaj pli eniriĝinta en politika scienco kaj en 1948 fondis unu el unuaj fakultatoj por politika scienco en Bordozo. Li estas emerita profesoro ĉe la Sorbono kaj membro de la Fondation Nationale des Sciences Politiques. Li publikigis multajn librojn kaj artikolojn en ĵurnaloj, kiaj Corriere della Sera, la Repubblica, El País, kaj ĉefe Le Monde.

Duverger studis la evoluon de politikaj sistemoj kaj la instituciojn kiuj funkcias en diversaj landoj, montrante preferon por empiriaj metodoj de enketado pli ol por filozofiaj raciigo. Li stampis teorion kiu iĝis konata kiel Leĝo de Duverger, kiu identigas rilaton inter unupersona elektosistemo kaj la formado de dupartia sistemo. Dum analizo de la politika sistemo de Francio, li stampis la terminon duonprezidenta sistemo.

El 1989 ĝis 1994 li estis membro de la Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj en la Eŭropa Parlamento.

Kariero redakti

Li estis membro de la faŝisma Parti Populaire Français de Doriot kiam li estis 20jaraĝa. Maurice Duverger finigis siajn studojn en la Jura Departamento de Bordozo en 1942, antaŭ licenciiĝi en juro ĉe Poitiers en 1942, kaj en Bordozo en 1943 (kie en 1948 li fondis la Institut d'Études Politiques kiel unua direktoro). Li instruis ankaŭ ĉe la Institut d'Études Corporatives et Sociales de la Reĝimo de Vichy.

En sia unua publikaĵo, "La Konstitucioj de Francio" (1944), li klarigis ke la Francia konstitucio de 1940 kreis registaron "de facto". Tamen, ĉirkaŭ la fino de la milito, Duverger alproksimiĝis al la Rezistanco, kaj en Libération analizis la legitimecon de la nova registaro de Francio kaj dediĉis sin al la soci-scienca teorio.

Postmilite, li instruis ĉe la fakultato de juraj kaj ekonomikaj sciencoj en Parizo, el 1955 al 1985, kaj kontribuis al Libération kaj Le Monde. El 1989 al 1994, li sidiĝis en la Eŭropa Parlamento kiel parlamentano el la Itala Komunista Partio.

En 1946 li etendis siajn tezojn, kun speciala intereso en la rilato inter balotsistemoj kaj partiaj sistemoj. Tiu intereso estis ĉe la kerno de lia plej grava publikaĵo: "La Politikaj Partioj" (1951). Tiu verko estas unu el klasikoj de parti-enketado, tradukita al kelkaj lingvoj. Tiu tezo kondukis al la Leĝo de Duverger, kaj poste li stampis la terminon "duonprezidentismo".

Politikaj Partioj redakti

Duverger en sia libro Les Partis Politiques (1951) distingis partiojn inter elit-bazitaj partioj kaj popol-bazitaj partioj.

Verkoj redakti

  • Les partis politiques (1951)
  • La participation des femmes à la vie politique (1955)
  • Les finances publiques (1956)
  • Méthodes de la science politique (1959)
  • De la dictature (1961)
  • Méthodes des Sciences sociales (1961)
  • Introduction à la politique (1964)
  • Sociologie politique (1966)
  • La démocratie sans les peuples (1967)
  • Institutions politiques et Droit constitutionnel (1970)
  • Janus: les deux faces de l'Occident (1972)
  • Sociologie de la politique (1973)
  • L'autre côté des choses (1977)
  • King's Mate (1978)
  • Les orangers du lac Balaton (1980)
  • Faktoroj en Du-partia kaj en Multpartia Sistemo, ĉe Party Politics and Pressure Groups (New York: Thomas Y. Crowell, 1972), pp. 23–32.
  • Political Parties: Their Organization and Activity in the Modern State
  • The Study of Politics ISBN 0-690-79021-X
  • La République des Citoyens (1982) ISBN 2-85956-311-3
  • Lettre Ouverte aux Socialistes (Collection Lettre ouverte) ISBN 2-226-00326-6
  • Modern Democracies: Economic Power Versus Political Power ISBN 0-03-077280-X
  • La Cohabitation des Français ISBN 2-13-041498-2
  • Europe des Hommes: Une Métamorphose Inachevée (1994) ISBN 2-7381-0262-X
  • The Idea of Politics: the Uses of Power in Society(1966)
  • The French Political System
  • L'Europe dans tous ses États (1995)

Eksteraj ligiloj redakti