Mauricio Bacarisse

hispana poeto

Mauricio BACARISSE Casulá (Madrido, 20a de aŭgusto 1895 - Madrido, 4a de februaro 1931) estis hispana poeto, verkisto, eseisto, tradukisto kaj kunlaboranto en ĵurnalismo, kuzo de la komponisto Salvador Bacarisse.

Mauricio Bacarisse
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1895 (1895-08-20)
en Madrido
Morto 4-an de februaro 1931 (1931-02-04) (35-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Instituto Cardenal Cisneros
Okupo
Okupo poeto • verkistotradukisto • literaturkritikisto
vdr

Biografio redakti

Li studis en la Collège de la Société Française de Madrido (nun Liceo Francés). Pro malfacila ekonomia situacio de la familio, li devis eklabori jam en 1911, kion kombinis kun la mezlernejo kaj poste kun la kariero de Filozofio en la Universitato de Madrido, kie gradiĝis en 1922. Li estis instruisto de filozofio en la mezlernejoj de Mahón, Lugo kaj Ávila.

Lia unua libro estis la poemaro El esfuerzo (1917), kadre de modernisma poezio kaj inflluite de Juan Ramón Jiménez. El paraíso desdeñado (1928) kaj Mitos (1930) alproksimiĝis al tendenco de la pura poezio kaj al influo de Ultraismo. Li estis inkludita de Gerardo Diego en la dua eldono de sia antologio Poesía española contemporánea (1934). Preskaŭ forgesita post frua morto estante 36-jaraĝa, en 1989 oni eldonis lian Poesía completa. Liaj noveloj estis Las tinieblas floridas (1927) kaj Los terribles amores de Agliberto y Celedonia (1931) (Premio Nacional de Literatura de 1930), tute avangardistaj. Oftulo ĉe la fama kultura babilrondo de la Kafejo Pombo, li aperis portretita de José Gutiérrez Solana en lia fama pentraĵo Tertulia del café de Pombo.

Li tradukis inter aliaj Les Poètes maudits kaj Jadis et Naguère, ambaŭ de Paul Verlaine, kaj Reĝo Edipo, de Sofoklo (kunlabore kun Luis Fernández Ardavín).

Li estis rekonita kiel la viro kun blanka mantelo en la foto de la Generacio de la 27-a de la Ateneo de Sevilo omaĝe al Luis de Góngora, en 1927,[1]

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Gracia, Jordi. «Mauricio Bacarisse. Obras». cervantesvirtual.com. Konsultita la 28an de decembro 2023.
  • «Mauricio Bararisse». Real Academia de la Historia. Konsultita la 28an de decembro 2023.
  • Bacarisse, Mauricio. Poesía completa, eldono de Roberto Pérez. Madrid: Anthropos, 1989.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mauricio Bacarisse en la hispana Vikipedio.