Melvin Belli

usona advokato

Melvin Mouron Belli (29-an julio 1907 — 9-an julio 1996) estis elstara advokato de Usono. Li advokatis por multaj famuloj kaj asekuraj kompanioj. Dum sia jura kariero, li gajnis pli ol 600 milionojn da dolaroj por siaj klientoj. Li ankaŭ estis la advokato de Jack Ruby, kiu mortigis Lee Harvey Oswald, murdiston de John F. Kennedy. Li ankaŭ aktoris kaj produktis filmojn.

Melvin Belli
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1907 (1907-07-29)
en Sonora
Morto 9-an de julio 1996 (1996-07-09) (88-jaraĝa)
en San-Francisko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater UC Berkeley School of Law vd
Familio
Edz(in)o Lia Georgia Triff vd
Profesio
Okupo aktoroadvokato • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li diplomigis ĉe University of California, Berkeley en 1929 kaj Boalt Hall School of Law en 1933.

Lia unua tasko esti dum la Granda Depresio. Li advokatis por vagabondo kiu falis el vagono. Kontraŭ la obĵetoj de asekuraj advokatoj, Belli alportis modelon de interkonektado, kaj uzis la ilon kaj ĉenon implikitajn en la akcidento, por montri al ĵurioj precize kio okazis.[1]

Belli helpis starigi kelkajn el la fundamentoj de moderna juro pri rajtoj pri konsumantoj, argumentante plurajn kazojn en la 1940-aj jaroj kaj 1950-aj jaroj, kiuj estis la bazo por pli postaj plendoj kaj gravaj procesoj por tiaj figuroj kiel Ralph Nader.

Belli kverelis (en kazoj kiel Escola v. Coca-Cola Bottling Co., en 1944), kiu ekestis pro okazaĵo, en kiu restoracia manaĝero de Merced, Kalifornio, estis vundita kiam eksplodis botelo de Coca-Cola, ke ĉiuj produktoj havas implican garantion, ke oni antaŭvidas, ke produktoj estos uzataj de longa ĉeno de homoj, ne nur la rekta ricevanto de la produktita produkto, kaj ke neglekto de akuzito ne devas esti pruvita.

En la 1960-aj jaroj, Belli estis inter la ĉefaj membroj, kiuj helpis starigi la California Trial Lawyers Association [Asocion de Advokatoj de Kalifornio], kiu meze de la 1990-aj jaroj estis renomita kiel Consumer Attorneys of California.

David Woodard kaj Belli en 1996

Aliaj Agadoj redakti

Belli produktis filmon Tokyo File 212 (1951), la unuan filmon de Holivudo farita tute en Japanio.[2]

Belli estis la aŭtoro de pluraj libroj, inkluzive de la ses-volumena Modern Trials (verkita inter 1954 kaj 1960), kiu fariĝis klasika lernolibro pri la elmontra metodo por prezenti indicojn.

En 1965 Alex Haley, intervjuis lin por Playboy.

Li aperis en epizodo "And the Children Shall Lead" de Star Trek. En ĝi li aperas kiel "Gorgan, la Amika Anĝelo", malbona estaĵo kiu koruptas grupon de infanoj, unu el kiuj estis ludita de lia filo Caesar.

Li aperis en dokumentfilmo Gimme Shelter (1970) pri prezentado de The Rolling Stones en fiaska 1969-a Altamont Free Concert.

En 1986 li rolis advokaton en epizodo True Confessions de la televidserio Hunter.

Referencoj redakti

  1. Biography at the Melvin Belli Society. Arkivita el la originalo je 2015-02-07. Alirita 2019-03-29.
  2. "Tokyo File 212", American Film Institute. Kontrolita 2015-05-10.