Mercy Ships (angla por Ŝipoj de Kompato) aŭ Ŝipoj de Espero estas kristana internacia neregistara organizaĵo senprofitcela, fondita en 1978. La misio estas daŭreble plibonigi la aliron al la sanitara ĉeesto en la plej malriĉaj landoj de la mondo. En la kristana humanitara helpo gravegaj konceptoj estas kompato kaj bonfarado[1].

Mercy Ships
karitata organizaĵo • health charity
Komenco 1978
Lando(j) GermanioUsonoBelgio vd
Sidejo Garden Valley, Germanio
Retejo https://mercyships.be Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr

Historio redakti

 
Hospitalŝipo Africa Mercy en la haveno Pointe-Noire, D.R. Kongo.

1964 - 19-jaraĝa Donald Stevens vizitis Bahamojn kadre de junulara grupo. Dum tiu periodo, tropika Uragano Cleo, la plej forta uragano en 100 jaroj, komencis furiozi tra la regiono. La junulara grupo de Don kaŝis sin en hangaro, sed ne ĉiuj povis trovi ŝirmon kontraŭ la katastrofo. La ŝtormo detruis centojn da hejmoj de lokanoj, estis multaj viktimoj, kiuj bezonis medicinan atenton kaj medikamentojn. Atestante ĉi tiujn eventojn, Don Stevens pripensis krei hospitalŝipon, kiu helpus la plej vundeblajn grupojn[2].

Mercy Ships estis fondita en 1978 de Don Stephens en Laŭzano (Svislando) kaj agnoskita en 1995 kiel neprofitcela organizaĵo laŭ svisa juro. Ĝia sidejo estas en Lindale, Usono, sed ĝi havas kromajn oficejojn en 16 landoj, kiuj okupiĝas pri la publikaj rilatoj, la varbado de volontuloj kaj akiro de financa subteno.

Celo redakti

La celo de la organizaĵo Mercy Ships (kompatoŝipoj) estas daŭreble plibonigi sanservojn en evolulandoj. Ĝi tiel respondas al la 3-a celo "Sanan vivon por ĉiuj" kadre de la Celoj por Daŭripova Evoluigo, proklamitaj de la Unuiĝintaj Nacioj. Krom kirurgia prizorgado sur la hospitalŝipo, la vasta programo ankaŭ konsistas el preparaj laboroj kaj posta laboro en la koncernataj landoj, plua trejnado por medicinaj kaj ne-medicinaj specialistoj kaj programoj por antaŭenigi la medicinan infrastrukturon kaj sanan vivstilon. Mercy Ships ankaŭ subskribis en 2018 kunlaboran interkonsenton kun la Monda Organizaĵo pri Sano (OMS).

Hospitalaj ŝipoj redakti

Laŭ raporto en la medicina ĵurnalo "The Lancet" el 2015, ĉirkaŭ 5 miliardoj da homoj ne havas aliron al sekura, malmultekosta kirurgia prizorgo, 91% de ĉi tiuj homoj loĝas en Subsaharo[3].

Mercy Ship havis hospitalajn ŝipojn kiuj ankras ĉe havenoj de evolulandoj, nuntempe ĉefe en Afriko[4], por doni senpagan medicinan zorgadon. En 2007, alia mejloŝtono estis atingita kun Africa Mercy (ekde 2007)[5], la plej granda el la kvar hospitalaj ŝipoj kiujn la organizaĵo uzis por siaj misoj[6]. Antaŭaj funkciintaj ŝipoj estis la Anastasis (funkciis de 1978 ĝis 2007, antaŭe Viktorio), la Caribbean Mercy (1994 ĝis 2006, antaŭe Polarys) kaj la Island Mercy (1983 ĝis 2001, antaŭe Petite Forte kaj Good Samaritan). En 2015/16 la ŝipo estis en Madagaskaro, de somero 2016 ĝis junio 2017 en Benino kaj ekde aŭgusto 2018 en Konakrio, Gvineo. La organizaĵo mendis en 2014 novan hospitalŝipon en Ĉinio[7] sub la nomo Atlantika Kompato. La ŝipo ricevis poste la nomon Global Mercy kaj estis preta en februaro 2018[8].

Sur la ŝipo kutime laboras sume 600 homoj el 50 landoj[9], inter kiuj ĉ. 200 el la landoj kie oni ofertas helpon. Ekzistas elementa kaj mezgrada lernejo, agnoskita laŭ la usona eduksistemo, kaj biblioteko.

Volontuloj pri lingvo kaj kulturo redakti

La NRO havas volontulajn kuracistaron kaj flegistaron aktivaj en la kampoj de okulkuracado, ginekologio, kirurgio kaj dentokuracado[10][11]. Krom taskoj en medicinaj funkcioj, multaj volontuloj ankaŭ laboras en la ne-medicina kampo. Mercy Ships ankaŭ dungas dumtagaj helpantoj surloke kiuj helpas traduki kaj kompreni la lokan kulturon, kiu grave helpas en la sanzorgado[12].

Vidu ankaŭ redakti

Evoluhelpo

Tradukistoj sen landlimoj

Agado E3

Ekstera ligilo redakti

Oficiala retejo Arkivigite je 2020-11-25 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  1. (en) Mercy Ships, What We Do[rompita ligilo], mercyships.org, USA, alirite la 22-an de novembro 2020.
  2. (en) Ŝipoj de kompato (Mercy Ships)
  3. (en) Winnie Yip, Gavin Yamey, Iain H. Wilson, Thomas G. Weiser, David Watters: Global Surgery 2030: evidence and solutions for achieving health, welfare, and economic development, En: Vol. 386, n-ro. 9993, 8. aŭgusto 2015, ISSN 0140-6736, paĝoj 569–624, doi:10.1016/S0140-6736(15)60160-X, PMID 25924834, thelancet.com
  4. (fr) Denis Sassou N’Guesso salue l’action humanitaire de Mercy Ships au Congo, la 24-an de marto 2014.
  5. (en) M/S Africa Mercy Fact Sheet Arkivigite je 2019-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
  6. (fr) Pierre Cochez, Africa Mercy: Soigner sur un navire, la-croix.com, Francio, la 2-an de oktobro 2016.
  7. (se) Sjukhus på de sju haven (Hospitalo sur la sep maroj), Göteborgs-Posten, la 14-an de marto 2014.
  8. (en) Deltamarin designs world’s largest civilian hospital ship kun referenco al la fonto kie la ŝipo estis lanĉita (en) Tianjin xingang shipyard launches hospital ship global mercy, la 16-an de februaro 2018
  9. (nl) Mirjam was vier jaar vrijwilliger op een ziekenhuisschip (Mirjam estis dum 4 jaroj volontulino sur hospitalŝipo), EVA, la 29-an de anuaro 2020.
  10. (en) Mercy Ships, Medical Training Arkivigite je 2020-12-04 per la retarkivo Wayback Machine, mercyships.org, USA, alirite la 22-an de novembro 2020.
  11. (fr) Laura Mousset, Africa Mercy : le "navire de l’espoir" en mission au Cameroun, france24.com, la 15-an de decembro 2017.
  12. (en) Katie TenHoeve, A day in the life of a Mercy Ship nurse, Arkivigite je 2020-12-01 per la retarkivo Wayback Machine Seventy