Mezőcsokonya
Mezőcsokonya [mezOĉokonja] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 31 km²
- Loĝantaro: 1220
- Poŝtkodo: 7434
- Telefonprefikso: 82
Situo
redaktiMezőcsokonya situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Kaposvár troviĝas 18, Kadarkút 27, Marcali 29 km-ojn. Proksime la plej alta elstaraĵo altas 172 m-ojn. La plej proksima fervojo estas 10 km-ojn ĉe Kiskorpád.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1324. Dum la turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis. En 1950 kolĥozo funkciis. Apud Mezőcsokonya oni minas nafton kaj tergason. En 2007 la vilaĝanoj atingis la unuan lokon en konkurso "La plej forta vilaĝo de Hungario". Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kuracejo, apoteko, poŝto, futbalejo, 5 vendejoj, 3 restoracietoj, bakejo.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika moderna kapelo omaĝe al Emeriko de Hungario el la 1960-aj jaroj
- kalvinana preĝejo
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj de 1986
- neuzata termala puto
- lago
Famuloj
redaktiEn Mezőcsokonya naskiĝis Csaba Varga (animaciisto).
Fontoj
redakti- hungara Vikipedio
- http://maps.google.com
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu