Meződ
Meződ estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sásd. En la loknomo mező signifas hungare: kampo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 10 6 km²
- Loĝantaro: 120
- Poŝtkodo: 7370
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°17′13″N 18°06'03″E
Situo redakti
Meződ situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Pécs-Dombóvár kaj fervoja linio Budapeŝto-Szentlőrinc preteriras. Sásd troviĝas je 4 km-oj.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la romianoj. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1475 laŭ tiama hungara ortografio "Mezeed". Post la mezepoko la komunumo supozeble senhomiĝis pro la turkoj. En la 18-a jarcento hungaroj refondis la komunumon, poste ankaŭ germanoj alvenis.
En Meződ migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika lerneja kapelo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj el la 20-a jarcento
- sonorilostablo